Alemanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alemanio
Historia regiono
historia lando • vasala ŝtato • duklando • barbarian kingdoms • historia regiono [+]

LandojGermanio, Francio
- koordinatoj48° 25′ 24″ N, 9° 9′ 10″ O (mapo)48.423339.152652Koordinatoj: 48° 25′ 24″ N, 9° 9′ 10″ O (mapo) [+]


Alemanio (Tero)
Alemanio (Tero)
Alemanio ĉirkaŭ la jaro 1000

Alemanio (Germanio)
Alemanio (Germanio)
DEC
Alemanio
Alemanio
vdr

AlemanioAlemanujo estas la nocio por la tuteco de la teritorio loĝata de la alemanoj.

En frua mezepoko, tio estis la nomo de la regno de la alemanoj, kiu kongruas pli-malpli kun la hodiaŭa teritorio de la alemanaj dialektoj, inkluzive la ŝvaba, la alsacaj kaj la svisgermanaj. Inter la jaroj 911 ĝis 1268 Alemanio kongruis proksimume kun la tiama Duklando Ŝvabio.

Nuntempe oni utiligas ĉefe en la Esperanto-movado la terminon Alemanio ankaŭ por la alemanlingvaj teritorioj de Svislando, analoge al Romandio por ties franclingvaj teritorioj kaj Liĥtenŝtejno. Laŭ tiu lingvouzo Alemanio konsistas el la kantonoj Zuriko, Urio, Ŝvico, Untervaldo, Glaruso, Zugo, Luzerno, Bazelo, Argovio, Turgovio, Apencelo, Sankt-Galo, Soloturno kaj parto de la kantonoj Berno, Friburgo, Valezo kaj Grizono kaj Liĥtenŝtejno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]