Alemanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La alemanojalamanoj estis ĝermana tribo. Ili loĝis ĉe la Rejno kaj Konstanca Lago, kie hodiaŭ troviĝas regiono de alemanaj dialektoj, do en germanaj federaciaj landoj Baden-Virtembergo kaj Bavario, en germanlingva Svisio, Liĥtenŝtejno, Francio (Alzaco) kaj en la aŭstria federacia lando Vorarlbergo kaj eta minoritato en la aŭstria lando Tirolo. La regionon loĝatan de la alemanoj oni nomas Alemanujo.

alemana ekspansio de 3-a ĝis 6-a jarcento

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo aperis unuafoje dum la jaro 289 a.K. en latina formo Alamanni kaj poste Alemanni. La fonto estas verŝajne ĝermana kaj signifas "la ĝeneralaj viroj", eble "ĉiuj viroj".

Historio[redakti | redakti fonton]

La alemanoj devenas de malnovaj ĝermanaj, praalemanaj triboj (Semnonoj, Jutungoj ktp.) kiuj vivis inter Rejno, Majno kaj Leĥo.

Ili dividiĝis en Bucinobantes, Brisigavi, Lentienses, Raetovarii kaj Jutungoj.

Ili unuafoje penetris la romian teritorion inter la jaroj 233 kaj 234. Sub la reĝo Chrocus ili atakis en Italio kaj Gaŭlio en 268 kaj ekloĝis malantaŭ la Limeso. Iliaj setlejoj stariĝis ofte en aŭ apud konkerintaj romiaj kastrumoj. Dum la jaro 351 frankoj kaj alemanoj kuntransiris la rejnlimon. La alemanoj ekokupis Palatinon, Alzacon kaj nordorientan Svislandon. Poste la venko de Juliano la Apostato apud Argentoratum (Strasburgo) dum la jaro 357 kontraŭ la alemana gvidanto Chnodomar, restariĝis la rejna limo. Dum 365 kaj 368 refoje la alemanoj invadis la romian teritorion kaj marodis Majencon (Mogontiacum). 369 la imperiestro Valentiniano la 1-a venĝis kaj sekurigis la limon per novaj kastroj. Dum 374 la alemanoj sub ilia reĝo Makrian kontraktis pacon kun la Romia Imperio.

Certe la romianoj renovigintus la pakton kun la alemanoj 396 kaj 398, sed la gotoj devigis la romianojn forlasi la regionon de la rivero Rejno ekde 401. Poste la alemanoj marodis Gaŭlion ek de 406.

Alemanio kaj Alta Burgundio en la 10-a kaj 11-a jarcento

Ekde la jaro 455 la alemanoj ekspandiĝis al Gaŭlio kaj Noricum, inter 496 kaj 507 ili malvenkis apud Zülpich kontraŭ armeo de la franka reĝo Klodvigo la 1-a. Dum 536 ĉiuj alemanoj subiĝis sub franka regado.

Kreiĝis la Duklando Alemanio sub la regado de la frankoj. Post kelkaj disputoj inter frankaj kaj alemanaj dukoj dum la jaro 746 la duklando dissolviĝis. La nomo Alemanio aperis en 10-a jarcento kiel germana regno. Post la "ŝvaba milito" de la jaro 1499 la nomo Alemanio nur markis la regionon sude de de la Rejno.

Nuntempe homoj en la germana federacia lando Baden-Virtembergo, la francia (dum la pasintaj jarcentoj je granda parto germanlingva) regiono Alzaco kaj la germanlingva parto de Svisio nomas sin "alemanoj" kaj sian dialekton de la germana lingvo "alemana".

La franca vorto "allemand" por "germano" kaj "germana" devenas de la nomo por tiu ĝermana tribo: al homoj franclingvaj, la alemanoj estis kaj estas la plej proksimaj germanlingvaj najbaroj.


Vidu ankaŭ sub[redakti | redakti fonton]