Halepo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alepo, arabe: حلب, [HAlab], estas laŭ grandeco la dua siria urbo. Ĝi nomiĝas ankaŭ "Norda ĉefurbo". Ĉirkaŭ 1000 jarojn antaŭ Kristnasko, la urbo nomiĝis Beroea. Ekonomio de Alepo baziĝas sur negoco kun agrokulturoj produktoj, silko, tapiŝoj, arĝentaĵoj kaj oraĵoj. Ankaŭ mondkonata estas alepa sapo. Alepo estas granda komerca urbo kaj sur diversaj varoj oni povas trovi glumarkon "Produktita en Alepo". Sur alta monteto troviĝas citadelo. Laŭ diversaj legendoj, sur tiu monteto iam loĝis profeto Abraham. La citadelo estis kelkfoje damaĝita per tertremoj kaj denove rekonstruita.

Alepo situas ĉe 36° 14′ N 37° 10′ O / 36.233 °N, 37.167 °O / 36.233; 37.167 (mapo)Koordinatoj: 36° 14′ N 37° 10′ O / 36.233 °N, 37.167 °O / 36.233; 37.167 (mapo) en horzono UTC+2h. Ĝi havas loĝantaron de proksimume 1.700.000 homoj (taksita en 2003).

Vidindaĵoj

Bonkonataj monumentoj de Alepo estas

  • Granda Moskeo de Alepo
  • Alepa muzeo
  • Bazaro de ĥano al Gumruk,
  • Bazaro de ĥano al Naĥasin,
  • Bazaro de ĥano al Sabun.

Instruo

Alepo havas modernan universitaton. En Alepo situas ankaŭ lernejo (madrasa) "Madrasa Sultanije", kiun konstruis sultano al Aziz. Apud la tombejo, troviĝas "Madrasa Faradis" (korana lernejo de paradizo), starigita en la jaro 1234 de Daifa Kĥatun, kiu estis la vidvino de sultano al Zaĥer.

Ligiloj

Eksteraj ligiloj

greke http://almashriq.hiof.no/syria/900/the_lure_of_aleppo greke http://www.zeledi.com/public/Photography/SyriaWinter03/Aleppo Pliaj similaj bildoj pri Alepo