Saltu al enhavo

Aleqa Hammond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleqa Hammond
Persona informo
Aleqa Hammond
Naskiĝo 23-an de septembro 1965 (1965-09-23) (60-jaraĝa)
en Narsaq
Religio Novapostola Eklezio vd
Lingvoj danagronlandaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Gronlando
Nunavuta Arkta Kolegio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Siumut (en) Traduki (2021–)
Nunatta Qitornai (2018–2021)
Siumut (en) Traduki (–2016) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleqa HAMMOND (naskiĝis la 23-an de septembro 1965 en Narsaq) estas gronlanda politikisto (Siumut). Ŝi funkciis kiel Ĉefministro de Gronlando de 2013 ĝis 2014 [1], la unua virino kiu okupis la postenon, kaj membro de la Folketing (2015–2019), kie ŝi funkciis kiel Prezidanto de la Gronlanda Komitato.

Antaŭ ol iĝi politikisto, ŝi laboris en turismo en Disko Bay, Nuuk kaj Qaqortoq.

En 2005, ŝi estis elektita al la Gronlanda Parlamento, fariĝante Ministro pri Familiaj Aferoj kaj Justeco. De la 1a de julio 2007 ĝis la 12a de junio 2009, ŝi estis Ministro pri Financoj kaj Eksterlandaj Aferoj. Ŝi fariĝis Prezidantino de Siumut la 2an de junio 2009.

En marto 2013, ŝi gvidis la partion al balota venko, iĝante la unua ina ĉefministro de Gronlando.

En 2014, ŝi demisiis kiel ĉefministro kaj partiestro, post akuzoj pri misuzo de publikaj financoj. Hammond, kiu estris la aŭtonoman subŝtatan registaron, laŭdire uzis pli ol 100 000 £ da publikaj financoj por hotelaj restadoj kaj flugoj, same kiel aliaj aĵoj por sia familio. Ŝi konfesis uzi la financojn por tiaj aferoj, sed diris, ke temas pri kontadaj eraroj prefere ol konscia misuzo. Daŭris pli ol jaron por repagi la financojn, kaj ŝi ankoraŭ ne malkaŝis, kial la repago daŭris tiel longe. [2][3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Mining proponents win Greenland election. AP, 13 March 2013
  2. Aleqa Hammond er ekskluderet fra Siumut | KNR. Arkivita el la originalo je 2018-04-01. Alirita 2018-03-31 .
  3. Reference at sermitsiaq.ag. Arkivita el la originalo je 2018-04-06. Alirita 2025-09-19 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]