Saltu al enhavo

Alesón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alesón
municipo de Rioĥo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Rioĥo
Poŝtkodo 26315
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Miguel Ángel García García
Demografio
Loĝantaro 92  (2025) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 2° 41′ U (mapo)42.404722222222-2.69Koordinatoj: 42° 24′ N, 2° 41′ U (mapo) [+]
Alto 575 m [+]
Areo 6,49 km² ( 649 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alesón (Provinco Rioĥo)
Alesón (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Alesón
Alesón (Hispanio)
Alesón (Hispanio)
DEC
Situo de Alesón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alesón [+]
vdr

Alesón [aleSON] estas vilaĝo kaj municipo de la aŭtonoma komunumo (regiono) Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la nordokcidento de la regiono.

La municipa teritorio de Alesón, en la nordokcidento de la regiono.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la regiona ŝoseo LR-120 al Nájera tute apude okcidente kaj sude al Manjarrés kaj Santa Coloma. Ĝi estas je 575 metroj super marnivelo.

La plej fruaj dokumentaj mencioj datas de donacoj la 11-a jarcento. En tiu epoko la areo apartenis al la Regno Navaro.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1940-aj jaroj oni malaltiĝis el 271 loĝantoj ĝis la nunaj 92. Proksimeco al la komarka ĉefurbo kaj al la aŭtoŝoseo A-12 (orient-okcidente) helpis reteni loĝantaron.

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvita de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo, blazondomo, natua pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]