Ales Bjaljacki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ales Bjaljacki
Nobel-premiito
Persona informo
Аляксандр Віктаравіч Бяляцкі
Naskonomo Аляксандр Віктаравіч Бяляцкі
Naskiĝo 25-an de septembro 1962 (1962-09-25) (61-jaraĝa)
en Vjarcilja
Lingvoj belorusarusa vd
Ŝtataneco SovetunioBelorusio vd
Alma mater fakultato de filologio de la ŝtata universitato Gomel • Instituto de Literaturo de la Nacia Akademio de Sciencoj de Belorusio vd
Familio
Edz(in)o Natalia Pinchuk vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo verkisto • homrajta aktivulo • literatursciencisto • literaturkritikisto • literaturhistoriisto • disidentopolitika malliberuloinstruisto • man of letters • politikisto vd
Laborkampo literatursciencoliteratura kritikohistorio de literaturo • human rights protection vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ales BJALJACKI - beloruse Алесь Бяляцкі, ruse Алесь Беляцкий; naskiĝis la 25-an de septembro 1962 en Vjarcilja (ruse Вяртсиля, finne Värtsilä, Karelio, Rusia SFSR, Sovetunio) - estas belorusia aktivulo pri homaj rajtoj. En 2020 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero, kaj en oktobro 2022 al li estis aljuĝita la Nobel-premio pri paco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiam Ales Bjaljacki estis dujaraĝa, lia familio translokiĝis de Rusio al Belorusio. Ales Bjaljacki doktoriĝis en Literaturscienco de la Nacia Akademio de Sciencoj de Belorusio.

En 1988 li kaj aliaj organizis publikajn agojn por memorigi la viktimojn de stalinismo. Sekvis pluraj arestoj kaj monpunoj. Ales Bjaljacki estis kunfondinto de la "Belorusa Popola Fronto 'Adradĵenje'" ("Belorusa Popola Fronto 'La Reviviĝo'"), kiu ekde 1991 kampanjas por demokratiigo.

En 1996, malgraŭ la danĝero kaj diskriminacio, li fondis la homrajtan organizon Vjasna (Вясна, "printempo"), kiu subtenas politikajn kaptitojn kaj iliajn familiojn. Pro tio li ricevis la premion Homo-Homini el Prago en 2005. Kaj en 2006 la sveda Forum för levande historia ("forumo por vivanta historio") honorigis lin per la Per Anger-premio, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero – Per Anger (1913–2002) estis sveda diplomato kiu dum la dua mondmilito en Budapeŝto savis multajn judojn de la Holokaŭsto.

Ales Bjaljacki estis arestita la 4-an de aŭgusto 2011 kaj preskaŭ kvar monatojn poste, la 24-an de novembro 2011, kondamnita al kvar jaroj kaj duono da malliberejo pro laŭdira impostfraŭdo. Oficialaj reprezentantoj de Eŭropa Unio kaj Usono kritikis la proceduron kiel "politikan surscenigon". La organizaĵo por homaj rajtoj Amnestio Internacia ankaŭ postulis la liberigon de li.

Li estis nomumita por la Nobel-premio pri paco fare de la slovaka ĉefministro Iveta Radičová komence de 2012. Du kaj duonan jaron pli malfrue, la 21-an de junio 2014 li estis surprize liberigita frue el la malliberejo.

Dum la protestoj en Belorusio 2020 li fariĝis membro de la kunordiga konsilio de la iama prezidanta kandidato Svjatlana Ciĥanoŭskaja. En 2020 li ricevis la premion de ĝusta vivmaniero. Ales Bjaljacki estis denove arestita la 14-an de julio 2021.

La 15-an de julio, li estis agnoskita kiel politika malliberulo en komuna deklaro fare de naŭ organizoj (Vjasna, la Belorusia Unio de Ĵurnalistoj, la Belorusia Helsinka Komitato ktp.). Li estis akuzita la 6-an de oktobro 2021 pro laŭdira impostfraŭdo en Belorusio.

La 7-an de oktobro 2022, la Nobel-Komitato en Oslo anoncis ke li ricevos la Nobel-premion pri paco kune kun la rusa homrajta organizaĵo Memorial kaj la ukraina organizaĵo Centro por Civilaj Liberecoj.

La 3-an de marto 2023 estis kondamnita de juĝejo en Minsko al 10 jaroj de prizonkolonio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]