Ales Miĥaleviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ales Miĥaleviĉ
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1975 (1975-05-15) (48-jaraĝa)
en Minsko
Ŝtataneco SovetunioBelorusio
Alma mater Faculty of Law of the Belarusian State University • Belarusian Humanities Lyceum
Okupo
Okupo politikistojuristo
vdr

Ales Miĥaleviĉ - beloruse Алесь Міхалевіч, plennome beloruse Аляксей Анатольевіч Міхалевіч, Aleksej Anatol'eviĉ Miĥaleviĉ, naskiĝis la 15-an de majo 1975 en Minsko - estas belorusa politikisto kaj socia aktivulo.

Dum la prezidantaj elektoj de Belorusio 2010 li estis unu el la kandidatoj. En la nokto de la 19-a al la 20-a de decembro, li kaj preskaŭ ĉiuj aliaj opoziciaj kandidatoj estis arestitaj por organizi kaj partopreni en protestoj kontraŭ fraŭdo de elekto. La kunkandidato Rihor Kastusjoŭ estis la sola el tiuj kandidatoj kiu sukcesis kontesti la voĉdonajn rezultojn, ĉar kandidato devas doni la plendon persone, sed Ales Miĥaleviĉ kaj la aliaj kandidatoj ne povis fari tion, ĉar ili estis jam en malliberejo.