Ales stenar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ales stenar
ŝtonŝipo • arkeologia loko [+]

Supermara alteco32 m ö.h. [+]
Koordinatoj55° 22′ 58″ N, 14° 3′ 16″ O (mapo)55.382714.0544Koordinatoj: 55° 22′ 58″ N, 14° 3′ 16″ O (mapo)

Ales stenar (Svedio)
Ales stenar (Svedio)
DEC
Ales stenar
Ales stenar

Map
Ales stenar
Vikimedia Komunejo:  Ales stenar [+]
vdr

Ales stenar (sveda esprimo, signifante ŝtonoj de Ale) estas megalita monumento en la komunumo Ystad de la regiono Skanio en suda Svedio. Ĝi konsistas el ŝtonŝipo 67 m longa formita el 59 grandaj rokoj el grejso, pezante ĝis 1,8 tunojn. Laŭ skania folkloro, la legenda reĝo, Ale kuŝas entombigita tie.

La radiokarbona datado por organikaj restaĵoj donis sep rezultojn en la loko. Unu indikas, ke la materialo estas proksimume 5,500 jarojn malnova dum la ceteraj ses indikas daton antaŭ proksimume 1,400 jaroj. Ĉi-lasta estas konsiderita la plej verŝajna tempo por establo de Ales stenar. Tio lokus ties estiĝon direkte al la fino de la nordia ferepoko.

Elfosadoj[redakti | redakti fonton]

En 1989, dum la unuaj arkeologiaj elfosadoj okazis por por science esplori kaj dati la monumenton, arkeologoj trovis ornamitan argil-poton kun bruligitaj homostoj ene de la ŝipo. La ostoj supozeble venas de aŭtodafeo kaj oni metis ilin en la poton ĉe pli posta dato. La enhavo de la poto variis en aĝo; iu materialo estis de 330-540 p.K, dum peco de karbigita manĝ-krusto ankaŭ trovita interne estis datata je 540-650 p.K. La arkeologoj laborantaj pri la projekto ankaŭ trovis betullignan karborestaĵon de 540-650 p.K sub nemovata roko. Laŭ la Riksantikvarieämbetet (Sveda Nacia Heredaĵa Ofico), karbon-datado de la organika materialo de la ejo indikas ke ses el la ekzempleroj estas de proksimume 600 p.K, dum unu estas de ĉ. 3500 a.K.. La diversa ekzemplero venis de fulg-kovritaj ŝtonoj, kiuj estas taksataj restaĵoj de pli frua fajrejo, trovitaj proksimaj al la ŝipo. Surbaze de tiuj rezultoj, la sveda Ofico de Nacia Heredaĵo atribuis proponitan daton por kreado de Ales stenar je 1.400 antaŭ hodiaŭ, kio estas la jaro 600 p.K..