Alessio Giordano
| Alessio Giordano | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Aliaj nomoj | Sacha, Saŝa |
| Naskiĝo | 27-an de majo 1997 (27-jaraĝa) en Termoli, Italio |
| Lingvoj | Esperanto, termola, itala, angla, kartvela, oseta |
| Nacieco | itala |
| Ŝtataneco | Italio |
| Alma mater | Universitato de Macerata, Universitato de Pavia, Universitata Instituto IUSS |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (2018-), esperantologo, verkisto, lingvisto, redaktoro |
Alessio GIORDANO (IFA: a.ˈle.sːjo ʤor.ˈdaː.no) naskiĝis la 27-an de majo 1997 en Termoli. Li estas intelektulo kaj esperantisto edukita en la itala, kunĉefredaktoro de Literatura Foiro[1], senatano[2] kaj vickonsulo pri klerigado[3] de la Esperanta Civito[4], vicprezidanto de Itala Esperantista Junularo.
Diplomiĝinte pri filozofio kaj lingvistiko en Italio, Giordano estas ĝenerala sekretario kaj de Itala Interlingvistika Centro kaj de Esperanta PEN-Centro. Profesie kaŭkazologo kaj iranologo, li redaktis dum kvar jaroj la retan magazinon Il Chiasmo, ĝis 2022, kiam li estis elektita honora redaktoro.
Akademia kariero
[redakti | redakti fonton]Alessio Giordano vizitis la italan liceon “Domenico Pace” en Molizo, en kiu li studis pedagogion kaj filozofion. La kompletigo de lia abiturienta itinero tiam aparte eĥis tra la itala medio pro intervjuo al li farita en La Stampa, grava nacia gazeto, pro tio ke li prezentiĝis ĉe la fina ekzameno rekorde akirinte la maksimuman poentaron en ĉiuj fakoj[5].
En 2016 li aliĝis al la Universitato de Macerata, kie li ekstudis filozofion kaj en 2019 bakalaŭriĝis kun laŭdo. Samjare li transloĝiĝis al Pavio, estis akceptita ĉe Kolegio Ghislieri kaj Universitata Instituto IUSS. Liaj interesoj iom post iom turniĝis al direkto de lingvopolitiko kaj lingvoplanado. En 2022 li akiris kun laŭdo la diplomon IUSS, ekvivalentan al doktoreca titolo (el la art. 2, alineo 2, el la it. Decreto Ministeriale n. 1093, 23/09/2021).
Esperantista agado
[redakti | redakti fonton]Alessio Giordano lernis Esperanton en 2018 per la reta kurso KIREK[6] de Itala Esperanto-Federacio[7] kaj per Manuale di Esperanto (Manlibro pri Esperanto) de Bruno Migliorini; samjare partoprenis la 85-an italan kongreson de Esperanto, tiam en San-Marino, danke al stipendio de IEF. Tuj poste, li startigis serion de intervjuoj al famaj esperantistoj, precipe el la itallingva medio, sed ne nur: Carlo Minnaja[8], Giorgio Silfer[9], Davide Astori[10], Federico Gobbo[11], Javier Alcalde[12], Claude Gacond[13], Humphrey Tonkin[14].
Ekde 2020 Alessio Giordano estas civitano de la Esperanta Civito kaj individua membro de UEA/TEJO. Depost 2022 ankaŭ membro de IEF kaj IEJ; la saman jaron, pro liaj scienca kaj redaktora aktivecoj, li estis kooptita al Esperanta PEN-Centro, kiun li reprezentas ĉe eventoj de la junulara sekcio de PEN Internacia. De 2021 ĝis 2025 li membris en la Ĝeneva reprezenta teamo de Universala Esperanto-Asocio ĉe Unuiĝintaj Nacioj.
Giordano akiris C1-diplomon pri Esperanto en 2021 kaj du diplomojn C2 en 2024 (laŭ la testadoj de LTSEC kaj KER-EC); en 2025 li trapasis la trian gradon de la Itala Instituto de Esperanto. Li estas delegito de Kultura Centro Esperantista (KCE) por reprezenti Esperanton ĉe la internaciaj kunsidoj de ALTE (Asocio de la Lingvotestistoj en Eŭropo). Ekde aŭgusto 2025, li estas membro de Itala Instituto de Esperanto.
En 2025 li gajnis la premion "Lina Gabrielli" de Itala Esperanto-Federacio pro la traduko de Arcadia de Jacopo Sannazaro. La postan jaron li gajnis la IEF-poezian premion "Gianluigi Gimelli" pro la traduko de Recitativo kaj ario (Olimpiado II, 106-128) de Pietro Metastasio.
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kompleta listo de la publikaĵoj de Alessio Giordano konsulteblas ĉe liaj Orcid kaj Research Gate. Ĉi tie oni proponas nur limigitan liston enhavantan la sciencajn artikolojn:
- Giordano, Alessio; Salvatori, Michele; Tomelleri, Vittorio Springfield. (2019). «Il cuore del nostro popolo è il mio campo arato» Tre poesie in lingua osseta di Kosta Chetagurov, en: Comai, Giorgio; Frappi, Carlo; Pedrini, Giovanni; Rova, Elena (eld.). Armenia, Caucaso e Asia Centrale. Ricerche 2019, Edizioni Ca’ Foscari, Venezia, pp. 255-276 [Eurasiatica. Quaderni di Studi su Balcani, Anatolia, Iran, Caucaso e Asia Centrale, 12]. [DOI: 10.30687/978-88-6969-340-3/013]
- Tomelleri, Vittorio Springfield; Giordano, Alessio. (2019). On translating Kosta Chetagurov’s Iron Fændyr (Ossetian Harp) into Italian. Some observations, en: “Proceedings of the V International Scientific Conference «Development of Georgian-Ossetian Relationship». 13-15 October. Tbilisi”, Ivane Javakhishvili Tbilisi State University Press, Tbilisi, pp. 149-153. [ISBN: 978-9941-13-905-5]
- Tomelleri, Vittorio Springfield; Salvatori, Michele; Giordano, Alessio. (2020). Kosta Chetagurov. Četyre Vremeni Goda. Interlinearnyj morfosintaksičeskij analiz i perevod na ital’janskij, en: “Izvestija SOIGSI”, 35/74: 71-82. [DOI: 10.23671/VNC.2020.74.58006]
- Giordano, Alessio. (2020). Alcune considerazioni sulla situazione attuale della lingua svana. Breve storia degli studi e pianificazione linguistica, en: Frappi, Carlo; Sorbello, Paolo (eld.). Armenia, Caucaso e Asia Centrale. Ricerche 2020, Edizioni Ca’ Foscari, Venezia, pp. 161-181. [DOI: 10.30687/978-88-6969-453-0/008]
- Giordano, Alessio; Salvatori, Michele; Tomelleri, Vittorio Springfield. (2020). «Da qualche parte si veglia ancora...». La poesia «Сидзӕргӕс» di Kosta Chetagurov, en: Frappi, Carlo; Sorbello, Paolo (eld.). Armenia, Caucaso e Asia Centrale. Ricerche 2020, Edizioni Ca’ Foscari, Venezia, pp. 51-90. [DOI: 10.30687/978-88-6969-453-0/003]
- Tomelleri, Vittorio Springfield; Salvatori, Michele; Giordano, Alessio. (2020). Kosta Chetagurov. Četyre Vremeni Goda. Interlinearnyj morfosintaksičeskij analiz i perevod na ital’janskij, en: Magometov, Achurbek Alichanovič (eld.). Puskaja ne znaet pokoja tvorec!, SOGU im. K.L. Chetagurova, Vladikavkaz, pp. 8-21. [ISBN: 978-5-00081-307-3]
- Giordano, Alessio Sacha. (2021). «Rompete i muri tra i popoli!». La vocazione umanitaria di Ludwik Łazarz Zamenhof, en: Baiocco, Elisa; Coco, Mariagrazia (eld.). Oltre il confine, EUM, Macerata, pp. 71-78. [ISBN: 978-88-6056-740-6]
- Tomelleri, Vittorio Springfield; Giordano, Alessio. (2021). La poesia Dodoj [Додой] di Xetægkaty Leuany fyrt K’osta. Censura, edizione e tradizione orale, con commento linguistico e traduzioni, en: Artoni, Daniele; Frappi, Carlo; Sorbello, Paolo (eld.). Armenia, Caucaso e Asia Centrale. Ricerche 2021, Edizioni Ca’ Foscari, Venezia, pp. 101-139. [DOI: 10.30687/978-88-6969-550-6/006]
- Giordano, Alessio. (2022). Prefaco al la esperanta eldono, en: de Saussure, Ferdinand. Kurso de ĝenerala lingvistiko, LF-koop, La Chaux-de-Fonds, pp. IV-XVIII. [ISBN: 3-906595-28-5]
- Giordano, Alessio. (2023). Préface à l'édition du "Cours de linguistique générale" en espéranto, en: "Cahiers Ferdinand de Saussure", 76: 245-256. [DOI: 10.47421/CFS_76_245-253]
- Giordano Alessio; Pita, Fernando (2023), La traduction en espéranto du CLG, en: "Cahiers Ferdinand de Saussure", 76: 239-244. [DOI: 10.47421/CFS_76_239-244]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Literatura Foiro – Pri ni: Redakcio; https://www.literaturafoiro.com/pri-ni/redakcio/ Arkivigite je 2025-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ HeKo 853 9-C, 17 dec 24 – Rezultoj de la skrutinioj por la Senato 2025-29; https://www.esperantio.net/heko/rezultoj-de-la-skrutinioj-por-la-senato-2025-29
- ↑ HeKo 864 4-C, 14 feb 25 – Konsultiĝo de la Konsulino kun la formita Kapitulo; https://www.esperantio.net/heko/konsultigxo-de-la-konsulino-kun-la-formita-kapitulo
- ↑ Esperanta Civito – Kapitulo; https://www.esperantio.net/kapitulo
- ↑ La Stampa – F. Taddia (2016), All'esame con tutti 10; https://www.lastampa.it/cultura/scuola/2016/06/17/news/all-esame-con-tutti-10-1.34989363/#google_vignette
- ↑ KIREK – Itala Esperanto-Federacio; https://ttt.esperanto.it/kirek/
- ↑ Federazione Esperantista Italiana (FEI); https://www.esperanto.it/it/
- ↑ Il Chiasmo – A. Giordano (2020), Realizzare il «bel sogno dell'umanità». Intervista a Carlo Minnaja; https://www.treccani.it/magazine/chiasmo/extra/iuss_esperanto.html
- ↑ Il Chiasmo – A. Giordano (2020), Sul popolo esperantiano. Colloquio con Giorgio Silfer; https://www.treccani.it/magazine/chiasmo/extra/iuss_extra_silfer_ita.html
- ↑ Il Chiasmo – A. Giordano (2020), L'interlinguistica e le lingue pianificate. Intervista a Davide Astori; https://www.treccani.it/magazine/chiasmo/extra/IUSS_intervista_astori.html
- ↑ Il Chiasmo – A. Giordano (2021), L'Esperanto in movimento: varietà sociolinguistiche e sviluppo diacronico. Intervista a Federico Gobbo; https://www.treccani.it/magazine/chiasmo/extra/IUSS_Giordano_Gobbo.html
- ↑ Il Chiasmo – A. Giordano (2021), L'Esperanto come movimento sociale. Intervista a Javier Alcalde; https://www.treccani.it/magazine/chiasmo/extra/IUSS_Giordano_Alcalde.html
- ↑ Il Chiasmo – A. Giordano (2021), Il Centro di documentazione e ricerca sulla lingua internazionale. Intervista a Claude Gacond; https://www.treccani.it/magazine/chiasmo/extra/Giordano_intervista_Gacond.html
- ↑ Il Chiasmo – A. Giordano (2021), L'Esperanto in retrospettiva. Intervista ad Humphrey Tonkin; https://www.treccani.it/magazine/chiasmo/extra/esperantoinretrospettiva.html

