Alex Leith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alex LEITH)
Alex Leith
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1934 (1934-11-30)
Morto 14-an de julio 2001 (2001-07-14) (66-jaraĝa)
vdr

Alex LEITH /aleks lit/ (naskiĝis en Londono, 1935; mortis la 14-an de julio 2001) estis multjara subtenanto kaj aktivulo de Loglana Instituto (The Loglan Institute), la institucio por ellaboro kaj disvastiĝo de apriora logika planlingvo Loglano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Alex Leith travivis tre varian kaj eventoriĉan vivon. En diversaj periodoj de ĝi li servis en reĝa aviada armeo de Britio, studis lingvojn kaj arton, vojaĝis enspezante de skulptado kaj pentrado.

La lastajn jarojn de sia vivo li pasigis alterne en du loĝejoj: en Kalifornio (Usono) kaj Francio. Li ŝatis pasigi vintron en Usono kaj someron en Francio.

Interlingvista aktivado[redakti | redakti fonton]

Alex Leith estas konata kiel persono, kiu tre rapide progresis en lernado de Loglano kaj baldaŭ iĝis la plej flua uzanto de la lingvo. Li multe verkis pri la lingvo kaj en la lingvo.

Post forpaso de James Cooke Brown (februaro 2000) Alex Leith estris Loglanan Instituton dum jaro kaj duono (ĝis sia morto).

La plej elstara verko de Leith estas la unua (kaj sola) romano en Loglano: "La Unua Vizito al Loglando", eldonita en 2002, jam post la subita morto de Leith. La romano estas fantazio pri aventuroj de studanto de Loglano, kiu vojaĝas al la lando, kie Loglano estas efektive uzata kiel ĉiutaga lingvo.