Alex Szilasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alex Szilasi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1968 (1968-12-15) (55-jaraĝa)
en Parmo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Alex Szilasi [aleks silaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilasi Alex estas hungara pianisto, altlerneja instruisto. Lia avo estis hungara komponisto Imre Csenki.

Alex Szilasi [1] naskiĝis la 15-an de decembro 1968 en Parma (Italio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alex Szilasi devenis el hungara familio. La familio revenis al Hungario en 1977, la naŭjara Alex tiam gajnis lernejan konkurson kaj donis sian unuan recitalon en Budapeŝto. Li frekventis konservatorion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1993. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Rados, Sándor Falvai kaj Péter Solymos. Post siaj studoj li estis konstanta partoprenanto en internaciaj muzikaj festivaloj, gvidis majstrolursojn kaj donis koncertojn en Anglio, Germanio, Francio, Italio, Svislando, Aŭstrio, Turkio, Rusio, Usono, Sud-Koreio, Kanado kaj Pollando. En 1994 li ricevis italan stipendion. Inter 1998 kaj 2001 li estis katedrestro en Teguo. En 2001 li iĝis direktoro de la "Esther" kolekto kaj li respondas pri kompleta eldono de Chopin. Alex Szilasi fariĝis sinonimo de la muziko de Chopin en Hungario. En 2010 dum la ducentjariĝo de la naskiĝo de Chopin, li okupiĝis pri internaciaj prezentoj, honorantaj la grandan polan komponiston kaj pianiston. Li instruas en Kalvinana Universitato Gáspár Károli, krome li serĉas malnovajn kaj interesajn pianojn. Li ricevis italan, polajn kaj hungarajn premiojn inter 1995-2019.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]