Alexander Hegius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Hegius
(1439-1498)
Alexandri Hegii ... Carmina et grauia et elegantia: cum ceteris eius ... 1503
Alexandri Hegii ... Carmina et grauia et elegantia: cum ceteris eius ... 1503
Persona informo
Naskiĝo 1439
en Burgsteinfurt, proksima de Münster,  Germanio
Morto 27-a de decembro 1498
en Deventer,  Nederlando
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Rostock
Profesio
Okupo pastroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexander Hegius (naskiĝis en 1439 en Burgsteinfurt, mortis la 27-an de decembro 1498 en Deventer) estis nederlanda germandevena humanisto kaj pedagogo.

Hegius estis filo de juĝisto kaj en lia infanjaro li vizitadis liceon en Münster kaj tie konatiĝis kun Rudolph von Langen. Inter 1456 kaj 1463 li studis en Rostock. En 1469, li fariĝis rektoro de la ŝtata Gimnazio Konrad-Duden en Wesel, kaj en 1474, li eniris en la Seminarion de Sankta Marteno en Emmerich. Li estis granda amiko de Moritz, Grafo de Spiegelberg (1417-1435)[1], kiu multe helpis lin.

Tie Hegius konatiĝis kun Rudolfo Agricola (1443-1485) kiu eble estis lia instruisto. El 1483 ĝis sia morto li aktivis kiel rektoro de la Kolegiato de Sankta Lebuino[2], en Deventer. Rudolfo enkondukis Hegius-on en la rondon de amikoj de altranguloj de la Nordokcidenta germana humanismo, kiuj kunvenis en la iama Cisterciana monaĥejo Adwert, en Groningeno. Inter lia amikaro da humanistoj estis: Erasmo de Roterdamo, kiu estis lia lernanto en Deventer[3], Hermann von dem Busche, kaj Johannes Murmellius, krom la misiistoj Konrad Goclenius (1489-1539)[4], Konrad Mutianus Rufus (1470-1536)[5] kaj Adrian Boeyens, la estonta papo Adriano la 6-a.

La ĉefaj pretendoj de Hegius kuŝas ne sur lia publikita verkaro, sed en la servo kiun li faris por la bono de la humanismo. Li sukcesis abolicii la medievalajn ektermodajn tekstojn kaj la instrumetodojn, kaj enkondukis sian lernantaron en la studon pri la klasikaj aŭtoroj. Lia grandanimeco ĉe asistado al la malriĉaj studantoj elĉerpis lian konsiderindan riĉaĵaron, kaj, ĉe sia morto, li lasis nenion, krom librojn kaj vestojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Opuscula des Alex. Hegius, Daventriae 1503
  • Dialogus de arte et inertia, 1497
  • Carmina et gravia et elegantia, 1503
  • Invectiva in Modos Significandi
  • Dialogi, 1503
  • Farrago, 1502
  • Institvtiones ac meditationes in graecam lingvam, n. clenardo avthore: cvm scholiis et praxi p. antesignani rapistagnensis. operi praefixi sunt indices copiosissimi duo, rerum vnus, verbo-rum alter ... omnia à frid. sylburgio hesso recognita ... notís[que] insuper illustrata.(adiectae insuper ex henr. stephani paralipomenis, animaduersiones ... ), 1583

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]