Alexander Held
Aspekto
Alexander Held | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Alexander Held | |||||
Naskiĝo | la 18-an de oktobro 1958 en Munkeno, Germanio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | José Held (en) vd | ||||
Edz(in)o | Patricia Fugger (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alexander Held - naskiĝis la 18-an de oktobro 1958 en Munkeno, Germanio, do nun 65-jara - estas germana aktoro. Kiel infano li estis soloa kantisto en la renoma knaba koruso Regensburger Domspatzen, kaj estis talenta juna futbalisto, kiu kun teamo de samaĝuloj de la futbalklubo TSV 1860 München kvinfoje gajnis nacian junularan futbalan ĉampionadon. Ekde la jaro 1993 li aktoris en multaj televidaj kaj kinejaj filmoj. Interalie li aktore kontribuis al la filmo Schindler's List farita en 1993 de reĝisoro Steven Spielberg bazita pri romano Schindler's Ark de Thomas Keneally, kiu estas biografio pri Oskar Schindler, germana savinto de judoj dum la Holokaŭsto.