Alexander Lee Eusebio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Lee Eusebio
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1988 (1988-07-29) (35-jaraĝa)
en Honkongo
Lingvoj korea
Ŝtataneco Sud-Koreio
Alma mater Korea Universitato • De Anza College
Okupo
Okupo kantistoaktoro • televida aktoro
vdr

Alexander Lee Eusebio (koree: 알렉산더 리 유세비오, fakte Aleksander), pli konata kiel Alexander (알렉산더) aŭ Xander (naskiĝis la 29-an de julio 1988 en Honkongo) estas korea kantisto portugal-ĉin-devena, repisto kaj prezentisto.

Kelkfoje aperis en radiaj disaŭdigaĵoj kaj amuzaj programoj en la korea televido. Krome estis manekeno por kelke da projektistoj de modo, interalie por la fama korea Lee Sang Bong. Provante siajn fortojn kiel aktoro, prezentiĝis en korea serio Immortal Masterpiece, por kiu surbendigis la kanton Kimchi Song. Gaste aperis ankaŭ en God’s Quiz, sezono 3. Aktuale laboras kiel soloa voĉisto.

Prezentiĝoj[redakti | redakti fonton]

Alexander famiĝis kiel membro de k-popa knaba muzikgrupo U-KISS. Post ties forlaso spektaklis en Honkongo per „When Alexander Met You...” aŭguste 2011, kie unuafoje ekkantis „Bad Girl” dum sia privata rekonto kun fervoraj subtenantoj. Malgraŭ promocio de la evento limigita nur al sociaj amaskomunikiloj, ĉefe Tvitero kaj Facebook venis aŭskultantoj de la tuta mondo.

Decembre 2011 dum la aranĝo Akasaka Blitz aperis en Tokio kaj en Kuala Lumpur, en Malajzio, kie prezentis sian debutan unuopaĵon „I Just” kune kun „Oh! Baby”, kaj „그남자 (That Man)”.

En Singapuro julie 2012 okazis renkonto „Specially for Xanderettes”, kie ekkantis interalie la kanton „김치송 (Kimĉio Song)”.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Adoleskiĝis en Makao, studis komunikadon en Kalifornio. Nun loĝas en Seulo. Lia patro Anthony Eusebio estas duone ĉino, duone portugalo kaj lia patrino Chungmi Lee estas koreino. Li havas pli aĝan fratinon Victoria. Sian antaŭnomon ricevis post sia avo, Alejandro, hispan-filipindevena. Alexander estas kristano, engaĝita en la 3rd Wave Music, sudkorea kristana eldonejo.

Konata de sia kapablo paroli en 7 lingvoj: angla, kantona, mandarena, korea, japana, hispana kaj portugala. Kun la fratino lernas la francan.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]