Alexander Lernet-Holenia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Lernet-Holenia
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1897 (1897-10-21)
en Vieno
Morto 3-an de julio 1976 (1976-07-03) (78-jaraĝa)
en Vieno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo tombejo Hietzing en Vieno vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Vieno vd
Ŝtataneco AŭstrioCislajtio vd
Memorigilo Alexander Lernet-Holenia
Profesio
Okupo verkistodramaturgoscenaristo • poeto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexander LERNET-HOLENIA (Vieno, 1897 - samloke, 1976) estis aŭstra poeto, romanisto, dramaturgo kaj verkisto de scenaroj kaj historiaj studoj kiu produktis heterogenan literaturan verkaron kiu inkludis poezion, psikologiajn romanojn priskribantaj la entrudon de alimondaj aŭ nerealaj spertoj en la realo, kaj distrajn filmojn.

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Li aliĝis al la denaska nomo de sia patrino kiam li estis formale adoptita de la karintiaj parencoj de lia patrino (kies aristokrata familio estis perdinta plej el sia riĉo post la milito) en 1920. En Julio 1915 Alexander finis altlernejon en Waidhofen an der Ybbs kaj faris studoj de juro en la Universitato de Vieno, sed volontulis por la Aŭstria-hungara armeo en Septembro 1915 kaj luktis en la Unua Mondmilito el 1916 antaŭen, servante en la orienta batalkamparo kaj finis la militon kiel leŭtenanto. Dum sia temposervo li jam ekdediĉis sin al poezio, kaj iĝis mentorita de Rainer Maria Rilke en 1917.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Lernet-Holenia partoprenis en la Invado de Pollando kiel rezerva leŭtenanto, sperto sur kiu li bazis sian romanon de 1941 nome Die Blaue Stunde (la blua horo) kiu post la milito iĝis konata sub la titolo Mars im Widder. Ĝi estis nomita "la nura Aŭstria rezistada romano" ĉar la intrigo montras ideologian maltrankvilan ĉefrolulon, kiel signo al la ekzisto de aktiva politika opozicio, kaj ĉar la Nazia registaro malpermesis la unuan eldonon de la libro.

Kvankam Lernet-Holenia riĉiĝis kiel populara scenaristo dum la Tria Regno, li estis unu el la malmultaj konataj aŭstriaj aŭtoroj kiuj tenis distancon el Nacia Socialismo, kaj malakceptis la Nazian politikan sistemon aŭ partopreni en sia notindaj klopodoj por enmeti en arton ties ideologion Sango kaj Grundo. Tamen, por resti en negocoj li devis fari aranĝojn kun la reĝimo, kiu inkludis iĝi ĉefa dramaturgo ĉe la "Heers-Filmstelle" (nome propaganda centro de Wehrmacht en Berlino, por produkti propagandajn filmojn por militaj kinejoj) post la Pola kampanjo. Lernet-Holenia pli famiĝis dum la milito progresis. Post sia forigo el publika posteno en 1944 li evitis servon en la orienta batalkamparo ĉar malsaniĝis kaj ricevis helpon de la rezistada reto.[1]

Postmilita periodo[redakti | redakti fonton]

La publika agnosko de Lernet-Holenia kreskiĝis post la Dua Mondmilito, kaj iĝis konata ikono de la Aŭstria kultura etoso. Nur dum la jaro 1948 oni faris tri filmojn bazite sur siaj romanoj, kun elstaraj aktoroj kiaj Maria Schell kaj Attila Hörbiger. Kun Friedrich Torberg (kaj poste kun Günther Nenning) li kun-redaktoris la intelektulan kulturan gazeton Forum eke en 1957. En 1969 li estis elektita prezidento de la Aŭstria sekcio de la PEN-klubo internacia sed rezignis en 1972 proteste kiam la Nobelpremio estis atribuita al Heinrich Böll, kiu laŭ Lernet-Holenia estis subtenanto de la Frakcio de la Ruĝa Armeo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pastorale (1921, poezio)
  • Kanzonnair (1923, poezio)
  • Ollapotrida (1926, teatraĵo)
  • Szene als Einleitung zu einer Totenfeier für Rainer Maria Rilke (1927, teatraĵo)
  • Gelegenheit macht Liebe (ankaŭ Quiproquo, kiel Clemens Neydisser, kun Stefan Zweig, 1928, teatraĵo)
  • Die Abenteuer eines jungen Herrn in Polen (1931, novelo)
  • Jo und der Herr zu Pferde (1933, novelo)
  • Ich war Jack Mortimer (1933, novelo)
  • Die Standarte (1934, novelo)
  • Der Baron Bagge (1936, noveleto)
  • Die Auferstehung des Maltravers (1936, novelo)
  • Der Mann im Hut (1937, novelo)
  • Mona Lisa (1937, noveleto)
  • Mars im Widder (1941, novelo)
  • Beide Sizilien (1942, novelo)
  • Germanien (1946, poezio)
  • Der zwanzigste Juli (1947, noveleto)
  • An klingenden Ufern (1948, scenaro)
  • Der Graf von Saint Germain (1948, novelo)
  • Drie Grosse Liebesgeschichten (1950, 3 rakontoj inter kiuj Mona Lisa)
  • Der Graf Luna (1955, novelo)
  • Die vertauschten Briefe (1958, novelo)
  • Prinz Eugen (1960, biografio)
  • Das Halsband der Königin (Paul Zsolnay Verlag, Hamburgo/Vieno, 1962, historia studo pri la Afero de la diamanta koliero)
  • Die weiße Dame (1965, novelo)
  • Die Thronprätendenten (1965, teatraĵo)
  • Pilatus. Ein Komplex (1967, novelo)
  • Die Hexen (1969, novelo)
  • Die Beschwörung (1974, novelo, kiel G. T. Dampierre)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rocek, Roman (1997). Die neun Leben des Alexander Lernet-Holenia. Eine Biographie. Böhlau Verlag Wien-Köln-Weimar. ISBN 3-205-98713-6.