Saltu al enhavo

Alexander Mack

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Mack
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1679 (1679-07-27)
en Schriesheim
Morto 19-an de januaro 1735 (1735-01-19) (55-jaraĝa)
en Germantown
Tombo Pensilvanio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Loĝloko Schriesheim • Germantown • Frislando • Distrikto Siegen-Wittgenstein
Ŝtataneco Germanio
duklando Virtembergo Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Alexander Mack
Familio
Infanoj Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <
Okupo
Okupo pastoro
muelisto
teologo Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r
Eder en Schriesheim

Alexander MACK (naskiĝis en 1679 en Schriesheim, Germanio; mortis en 1735 en Germantown, Usono) estis germana pietisto.

Alexander Mack estis filo de riĉa muelisto de Schriesheim. Li edziĝis al Anna Margaret KLING, de alia muelista familio de Schriesheim. (Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas granda muelista entrepreno Kling-Malz en Schriesheim.) Ĉar li havis privatan kaj tiam nelegalan religian kunvenon, li devis forkuri el Schriesheim al Schwarzenau, kie li fondis sendependan eklezion en la jaro 1708. Pro persekuto li kaj liaj anoj elmigris al Germantown. Lia nova eklezio estis pacifisma kaj similis al la menonita. Ĝia nomo estis germane Kirche der Brüder aŭ Tunker, angle Dunker aŭ Dunkards. Hodiaŭ Brethren Church, Church of the Brethren, Fellowship of Grace Brethren Churches kaj Old German Baptist Brethren kune kun pli ol 1.000 mil anoj opinias Alexander Mack sian fondinton.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.