Alexander Zverev
| Alexander Zverev | |
|---|---|
en aŭgusto 2018 | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 20-an de aprilo 1997 (29-jaraĝa) en Hamburgo |
| Lingvoj | germana • rusa • angla |
| Loĝloko | Montekarlo |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Familio | |
| Patro | Alexander Zverev Sr. (en) |
| Patrino | Irina Zvereva (en) |
| Frat(in)o | Mischa Zverev (en) |
| Amkunulo | Sophia Thomalla (mul) |
| Infano | 1 |
| Okupo | |
| Okupo | tenisisto |
Alexander "Sascha" Zverev, jen germane, ruse Александр "Саша" Зверев, do Aleksandro Saŝa Zverev [ˈzvɛʁɛf] (naskiĝis la 20-an de aprilo 1997 en Hamburgo) estas germana tenisisto de rusaj familiaj radikoj kaj olimpika ĉampiono. Li gajnis 19 turnirojn de unuopaĵoj ĝis nun - inkluzive de la ora medalo en la unuopaĵa konkurso ĉe la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, la finaloj 2018 kaj 2021 de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj (ATP) kaj kvin ATP-Majstraj 1000 turniroj - same kiel du konkursoj en duoblo kun lia frato Mischa (Miŝa) Zverev. Ĉe la Usona Malferma Turniro de 2020, Zverev ankaŭ atingis sian unuan Grandŝleman finalon.
Familio
[redakti | redakti fonton]La gepatroj de Aleksandro Zverev venas el Rusio. Lia patro estas la iama tenisisto Aleksandr Zverev (do ankaŭ Александр Зверев), kiu ekde 1979 ludis en la Davisa Pokalo por Sovetunio; en la individuo li atingis la lokon 175 en la mondaj rangotabeloj en 1985. Lia patrino Irina Svereva (Ирина Зверева), naskiĝinta Fatejeva (Фатеева), ankaŭ estis profesia tenisisto kaj atingis la 380-an lokon en la mondaj rangotabeloj en ŝia kariero en 1993. En 1991 la familio translokiĝis al Hamburgo kun sia filo Miŝa, kiu naskiĝis en 1987. La filo Aleksandro, naskita en 1997, forlasis la lernejon post la deka grado por plene koncentriĝi pri teniso.
Nun li precipe loĝas en Montekarlo.

2026 – Sukcesoj
[redakti | redakti fonton]La 27-an de januaro 2026 li atingis la duonfinalon de la Aŭstralia Malferma Turniro post venko kontraŭ sia kvaronfinala kontraŭulo Learner Tien (20-jara usonano), kaj tiel eniras sian plej sukcesan komencan fazon de la sezono; li ludis sian duonfinalan matĉon kontraŭ Carlos Alcaraz la 30-an de januaro, sed en longa lukto de kvin matĉopartoj la hispano fine venkis - Aleksandr Zverev denaske suferas je diabeto kaj tial longegaj fortostreĉoj aparte malfacilas. La 7-an de junio 2026 li venkis en la finalo de la Franca Malferma Turniro - kaj atingis sian unuan Grandŝleman triumfon, en vidinda matĉo kontraŭ la kvin jarojn pli juna itala kolego Flavio Cobolli.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- profilo de Alexander Zverev en la retejo de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj (ATP, angle)
- profilo de Alexander Zverev en la retejo de la Internacia Tenisa Federacio (angle)

