Alexander von Humboldt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Bio. Kune kun sia frato Wilhelm von Humboldt [vilhelm fon humbolt] li studis unue en Frankfurt an der Oder kaj poste en Göttingen. Ekde la jaro 1790 la fratoj iras apartajn vojojn. Alexander daŭrigas siajn studojn en la Handelsakademie (= Komerca Akademio) en Hamburgo kaj en Bergakademie (= Minakademio) en Freiberg.

En 1792 Alexander von Humboldt fariĝas asesoro en minista departamento, sed lia forta intereso pri natursciencoj igis lin forlasi tiun ĉi postenon. La jarojn inter 1799 kaj 1804 li kune kun Aimé Bonpland pasigis kiel esploristo en Latinameriko. Li tie inter alie modernigis geografiajn mapojn kaj esploris lokajn plantojn. La rezultoj de tiu vojaĝo poste estis fiksitaj en 34-voluma verkaro.

La lasta portreto de Alexander von Humboldt, pentrita de Julius Schrader dum 1859. En la fono videblas la ekvadora monto Ĉimborazo

En 1805 li doktoriĝis en la Universitato de Frankfurt/Oder kaj fariĝis membro de la prusa Akademio de Sciencoj. En 1829 Humboldt vojaĝis al Rusio kaj aparte Siberio. Li esploris la Kaspian Maron, la kemian staton de la akvo kaj lokajn fiŝojn. En 1844 aperis lia verko Central Asien (Centra Azio).

Humboldt daŭre prelegis kaj verkis. Lia plej fama verko estis la 5-voluma fizika priskribo de la mondo "Kosmos", eldonita inter 1845 kaj 1862. Cetere li ne nur okupiĝis pri natursciencoj, sed ankaŭ aktive partoprenis la politikan vivon en siaj loĝlokoj.

Vidu ankaŭ


Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke Fondaĵo Alexander von Humboldt (angle) greke http://www.hu-berlin.de Universitato Humboldt en Berlino] (germane, angle) greke Alexander von Hulboldt en Kolombio, hispanigo de partoj de lia taglibro, skanita en PDF (hispane)