Alexandre Dumas (filo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alexandre Dumas

Alexandre Dumas (naskiĝis la 27-an de julio 1824 en Parizo, mortis la 27-an de novembro 1895 en Marly-le-Roi) estis eksteredzeca filo de la samnoma verkisto Alexandre Dumas (patro). Li estis franca verkisto. El liaj verkoj plej famas La dame aux camélias (la sinjorino kun la kamelioj). La komponisto Giuseppe Verdi uzis la verkon por fari el ĝi la operon La Traviata )laŭvorte: ladelogitino).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel 17-jarulo,ĵus finstudinte ĉe la Kolegio Bourbon, Dumas eniris la verkistan karieron per la volumetoj da poemoj: »Péchés de jeunesse« (junecaj pekoj). Poste li akompanis la patron dum vojaĝoj tra Hispanujo kaj Norda Afriko kaj publikigis post la reveno hejmen fantazian sesvoluman romanon titolitan: »Histoire de quatre femmes et d'un perroquet« (historio de kvar virinoj kaj unu papago) (1847), kiu igis scivola la publikon. Serio da aliaj romanoj kiel: »Le roman d'une femme« (Romano de virino) (1848), »Césarine« (Cezarino) (1848), »La dame aux camélias« (La sinjorino kun la kamelioj)(1848), »Le docteur Servans« (doktoro Servans)(1849), »Antonine« (Antonino) (1849), »Trois hommes forts« (Tri fortuloj) (1850), »Tristan le Roux« (1850), »Diane de Lys« (1851), »Sophie Printemps« (1853), »La boîte d'argent« (La arĝenta skatolo) (1855), »Vie à vingt ans« (Vivo je dudek jaroj) (1856). Aliaj sekvis dum malmultaj jaroj.

El ĉiuj tiuj verkoj montris fizionomion propran nur »La dame aux camélias«, glata rakonto pri la vivo de la akompanistino Marie Duplessis frue mortinta pro tuberkulozo. La sukceso de la romano kreskis kiam ĝi fariĝis dramo (1852). Tiel naskiĝis la franca nov-realisma dramo-skolo. La verko elstaras pro akra observado de sociaj kutimoj, per mastrado de la dramaj formoj kaj per la spontanaj vivaj dialogoj. Kontribuis al la sukceso la tikleco de la temo pri malvirto. En du aliaj pli postaj verkoj: »Diane de Lys« (1853) kaj »Le demimonde« (La meza socio)(1855), Dumas traktis similajn temojn sed nun eĉ pli satire - por meti spegulojn antaŭ la okulojn de la samtempuloj, kiel decas por komediisto.

Sekve Dumas ofte elektis kiel temon de sia teatraĵoj la kondiĉojn de virinoj en la tiama Francio; ne ĉiam same feliĉe sed ofte per granda drama kaj dialektika forto. Menciindaj pri tiu termaro estas la jenaj: »Le fils naturel (La eksterleĝa filo) (1858); »Le père prodigue«  (La diboĉema patro)(1859); »L'ami des femmes« (La amiko de la virinoj) (1864); »Le supplice d'une femme« (La turmentego de virino) (1865), kun Emile de Girardin); »Héloïse Paranquet« (1866, kun Durantin); »Les idées de Madame Aubray«  (La ideoj de sinjorino Aubray) (1867); »Une visite de noces« (Vizito al nuptofesto), la plej akra el liaj dramoj, kaj »La princesse Georges« (beide 1871); »La femme de Claude« und »Monsieur Alphonse« (beide 1873); »L'étrangère« (1877); »La princesse de Bagdad« (La princino de Bagdad (1881); finfine liaj du plej bonaj teatraĵoj: »Denise« (1885) kaj »Francillon« (1887).

La morto malebligis la kompletigon de »La route de Thèbes« (La vojo al Tebo), per kiu li volis kontraŭi Henrik Ibsen. Lia kompleta verkaro estis eldonita en 1898 en 8 volumoj. Dumas ankaŭ priskribis sian teorion pri la rajtoj kaj la devoj de virinoj kaj pri la malperfekta leĝaro inspirita de miskomprenema socio per la majstra romano »L'affaire Clémenceau« (La afero Clémenceau) (1864), kaj en pluraj pamfletoj, ekz. »Lettres sur les choses du jour« (Leteroj pri aferoj ĉiutagaj), »Recherches de la paternité« (Esploroj pri la patreco), »L'homme-femme« (La homo ino), »Tue-la!« (Mortigu ja), »Les femmes qui tuent et les femmes qui votent« (La inoj mortigantaj kaj la inoj voĉdonantaj) (1872–83), poste en ampleksa pamfleo »Le divorce« (La divorco) (1880) kaj en pluraj antaŭparoloj por teatraĵoj. Tiujn verkojn admiras veraj literaturamantoj. Tamen ankaŭ en tiuj ideoj prezentitaj tiel fiere ne mankas kontraŭdiroj. Dumas gravis ankaŭ kiel scenejteknikisto. En sia privata vivo li estis modela kaj helpema. De politiko li intence sin detenis. En 1875 li estis elektita membro de la Franca Akademio. Unu jaron antaŭ la morto li estis akuzita pri krim-apologio, kiam prezidento Carnot estis murdita de la itala anarĥiisto Sante Caserio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, S. 263-264, kio legeblas tie ĉi interrete.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La dame aux camélias (dramo, 1852)
  • Demi-monde (komedio, 1855)
  • L'ami des femmes (dramo, 1864)
  • Monsieur Alphonse (dramo, 1875)
  • Denise (dramo, 1885)
  • Francillon (dramo, 1889)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Kolomba premio, La, tr. Benedict Papot, Ĉikago: American Esperantist Co., 1909.
  • La sinjorino kun kamelioj : proza dramo en 5 aktoj / de Aleksandro Dumas. El franca originalo trad. Edmund Sî - Wien, 1930. - 87 folioj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]