Alexandre Jollien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexandre Jollien
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1975 (1975-11-26) (48-jaraĝa)
en Sierre
Lingvoj franca
Loĝloko SeuloSierreDublinoSionFriburgoLaŭzano
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de FriburgoKolegio Triunuo
Okupo
Okupo filozofoverkistofilmreĝisoroaktoro
Verkoj Éloge de la faiblesse (laŭdo de malforteco)
TTT
Retejo http://www.alexandre-jollien.ch/
vdr

Alexandre JOLLIEN (nakiĝis la la  26-an de novembro 1975(nun 1975-11-26) en Sierre[1], Svislando) estas svisa aŭtoro kaj filozofo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pro strangolo de sia umbilika ŝnuro dum sia naskiĝo, li estas cerboparalizulo. De 3 ĝis 20-jaraĝa, li vivis en porparalizula specialigita instituto en Sierre[2]. Li studis en Siono poste en la Universitato de Friburgo, kie li trapasis licencion pri beletro kaj magistron pri filozofo. Li ankaŭ studis la malnov-grekan lingvon en la Trinity College de Dublino.
Lia unua libro Éloge de la faiblesse (Apologio de la malforteco), eldonita en 1999, ricevis en 2000 la premion Montion pri beletro kaj filozofio[3]. Ĝi estis adaptita teatren kaj enscenigita de la aŭtoro Charles Tordjman, kaj turneigita en Francio kaj Svislando de 2005 ĝis 2007.

En 2010, lia libro La nuda filozofo ricevis la premion Psychologies-Fnac. Li samjare ankaŭ ricevis la premion Pierre Simon pro sia tuta verkaro.
Alexandre Jollien restadis de 2013 ĝis 2016 en Sud-Koreio por "resaniĝi": li studis kaj praktikis la Zen-on ĉe spirita majstro kaj studis la Evangeliojn[4].
Li estas prelegisto pri greka filozofio kaj agadas rilate al handikapeco[5].
Alexandre Jollien geedziĝis en 2004 kun svislandanino kiun li renkontis en Dublino. Ili havas 3 infanojn.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Biografio » arkivo, en alexandre-jollien.ch (konsultita la 23-an de aprilo 2009)
  2. Trois amis en quête de sagesse, El. L'Iconoclaste, 2016 p. 22
  3. « Discours sur les prix littéraires 2000 | Académie française » arkivo, sur www.academie-francaise.fr (konsultita la 18-an de januaro 2017)
  4. « Voici bientôt trois mois que je vis à Séoul en famille. », arkivo
  5. Video[rompita ligilo] arkivo - Assedic.fr (WMV)