Alexandre Millerand
Alexandre Millerand | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prezidento de la Respubliko | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Alexandre Millerand | |||||
Naskiĝo | 10-an de februaro 1859 en Parizo | ||||
Morto | 6-an de aprilo 1943 (84-jara) en Versailles | ||||
Tombo | Tombejo de Passy [#] | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Pariza Fakultato de Juro • Gimnazio Louis-le-Grand • Lycée Michelet, Vanves [#] | ||||
Partio | Franca Sekcio de la Laborista Internacio [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jeanne Millerand [#] | ||||
Infanoj | Jacques Millerand [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto • advokato • politikisto [#] | ||||
Aktiva en | Parizo [#] | ||||
| |||||
| |||||
Prezidento de Francio | |||||
Dum | 1920-1924 | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Etienne Alexandre MILLERAND (naskiĝis la 10-an de februaro 1859 en Parizo, mortis la 6-an de aprilo 1943 en Versailles) estis franca politikisto, ĉefministro kaj 12-a Prezidanto de Francio (1920-1924).
Li ekkarieris en la etoso de la Radikala Partio de Georges Clemenceau, sed poste li alproksimiĝis al socialismo, kaj iĝis ministro de komerco kaj industrio en la ministraro de la radikalulo Pierre Waldeck-Rousseau inter 1899 kaj 1902, kion kritikis francaj samtempuloj kiel Jules Guesde kaj eĉ la Dua Internacio, dum li estis apogita ekzemple de Jean Jaurès. Lia dekstrema tendenco rezultiis en forpelo el la Franca Frakcio de la Laborista Internacio en 1904.
|