Alexandria (Virginio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Alexandria
Stacidomo en Alexandria
Stacidomo en Alexandria
Stacidomo en Alexandria
sendependa urbo • urbo

Flago

Flago
Administrado
Lando Usono
Ŝtato Virginio
Kodo laŭ FIPS 51-01000
Retpaĝaro www.alexandriava.gov
Politiko
Urbestro William D. Euille
Demografio
Loĝantaro 140,024
Loĝdenso 3,563 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj Koordinatoj: 38°48′16″N 77°2′50″U  /  38.80444°N, 77.04722°U / 38.80444; -77.04722 (Alexandria (Virginio)) (mapo)
Alto 12 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 39,9 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Alexandria (Tero)
Alexandria (Tero)
DEC
Alexandria
Alexandria
Situo de Alexandria
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alexandria, Virginia [+]
vdr

Alexandria (Aleksandrio) estas sendependa urbo nord-oriente en la usona subŝtato Virginio. Ĝi situas sur la okcidenta bordo de rivero Potomako, ĉ. 10 km sud-okcidente de la centro de Vaŝingtono, aliflanke de la rivero.

Alexandria multflanke profitas de la proksimeco de Vaŝingtono, la usona ĉefurbo. La usona ministerio pri defendo estas la plej granda dunganto de la urbo, ĉar la Pentagono situas norde de ĝi. Multaj firmaoj laboras precipe por la registaro. La nacia aŭtovojo 295 kaj la metroo de Vaŝingtono ligas la du urbojn. La enlanda flughaveno de Vaŝingtono distancas nur ĉ. 5 km de la centro de Alexandria.

La historia centro de Alexandria, angle nomata The Old Town (la malnova urbo), parte devenas el la kolonia epoko kaj estas allogaĵo por multaj turistoj.

Ĝemelaj urboj

Alexandria havas kvar ĝemelajn urbojn:

La ĝemeliĝo kun Gyumri okazis en 1988 post tertremo tiea, por montri kaj praktiki solidarecon. (Pretere, Gyumri iam portis la nomon Aleksandropol, do eble oni sentis ian parencecon.) Kun Caen Alexandria ĝemeliĝis en 1991.