Alexandru Bernardazzi
Alexandru Bernardazzi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de julio 1831 en Pjatigorsk |
Morto | 14-an de aŭgusto 1907 (76-jaraĝa) en Fastiv |
Tombo | Kiŝinevo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | école de construction de Saint-Pétersbourg (fr) (–1850) |
Familio | |
Patro | Giuseppe Bernardazzi (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Chișinău City Hall |
Alexandru BERNARDAZZI (ruse Александр Осипович Бернардацци; naskiĝinta la 2-an de julio 1831 en Pjatigorsk, mortinta la 14-an de aŭgusto 1907 en Fastiv) estis rusia-svisa arĥitekto kiu kreis multajn aferojn ekz. por Kiŝinevo, Odeso kaj Bendero.
Familio
[redakti | redakti fonton]Alexandru Bernardazzi estis la filo de la svisa familio de arkitektoj kaj artistoj kies originloko estis Pambio proksime de Lugano. Lia gepatroj estis Giuseppe Marco Bernardazzi kaj Wilhelmine Dorothea Conrady. Lia unua geedziĝo kun Cristina Frantsevna Rennskaja (1843-1878) alportis al li tri infanojn, inkluzive de la posta arkitekto Alexander Joseph Bernardazzi. Lia edzino mortis en Kiŝinevo. De lia dua edzino Julie Perervna Bulazel naskitis la filo Evgenij Bernardazzi, kiu poste ankaŭ eklaboris kiel arkitekto.
Agadoj
[redakti | redakti fonton]Post kompletigado de liaj arkitekturaj studoj en Sankt-Peterburgo en 1850, lia laboro alportis lin al la rusia governorato de Besarabio. Tie li dediĉis sin al pluraj grandskalaj konstruaĵoj en la tiama urbeto de Kiŝinevo, inkluzive de la Preĝejo Sankta Pantelemon kaj de la Katedralo Sankta Teodora de la Sihla. Li tiel formis la urban silueton ĝis hodiaŭ.
Post 1878 li ŝanĝis sian profesian fokuson al Odeso, kie vere estiĝis multaj liaj verkoj. De li venis i. a. la dezajnoj por la Domo de la invalidoj (1886/87), la Nova borso (1894/99), Petrokokino-komercdomo (1895/96), Hotelo Bristol (1898/99) kaj la Medicina kliniko (1901/04). La renovigoj de la ĉefstacidomo kaj la opero ankaŭ okazis sub lia direkto. La lastajn jarojn li laboris ĉe la universitato de Novorossijsk. Ankaŭ en Eŭpatorio admireblas verkoj de li.
En lia honoro starigitis monumento por li en Kiŝinevo. Tie li ankaŭ estis entombigita laŭ testamenta volo, apud la patrino.
Projektoj kiŝinevaj
[redakti | redakti fonton]En Kiŝinevo realiĝis ĉ. 30 aferoj de Bernardazzi inter kiuj jenas:
- aranĝo de la Urba parko (nuna nomo: Parcul Ștefan cel Mare)
- konstruo de la Urba konsilantarejo (nun ĝi funkcias urbodome)
- porknabina gimnazio Principesa N. Dadiani
- domo de domo por la luterana komunumo
- kapelo por la porknabina gimnazio (egalas al Preĝejo Sankta Teodora de Sihla)
- klubeoj por nobeloj
- domo tribunala
- akvoturo
- Preĝejo Sankta Pantelimon
- restaŭro de la kirko de la armenoj
- kapelo romkatolika
Aliaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- stacidomoj/haltejoj ĉe la fervojlinio inter Bendero kaj Galați
- armehavenoj ĉe Danubo (proksime de Reni),
- restaŭro de la burgo je Bendero
- pontoj trans Dnestro kaj Danubo
- kirko de la Ĉielenira monaĥejo de Chițcani (Ĉednestrio)
Galerio pri aferoj en Kiŝinevo
[redakti | redakti fonton]-
urbodomo kiŝivena
-
Dadiani-gimnazio
-
Preĝejo Teodora de la Sihla
-
memortabulo antaŭ la Teodora-kirko (planita kiel gimnazikapelo)
-
Pantelimon-kirko
-
akvoturo en Kiŝinevo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Por neniam forgesi tiu ĉi arĥitekton - memorkulturo en Moldavio
- Memoro pri Bernardazzi en la moldavia ĉefurbo
- Biografio
- "Bernardazzi, arhitectul care a schimbat faţa Chişinăului." Adevărul, 1.7.2011