Alexis Bouvard
Alexis Bouvard | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de junio 1767 en Les Contamines-Montjoie, ![]() | ||||
Morto | 7-an de junio 1843 (75-jaraĝa) en Parizo, ![]() | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse 48° 50′ 16″ Nordo 2° 19′ 42″ Oriento / 48.83778 °N, 2.32839 °O (mapo) ![]() | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Alma mater | Observatorio de Parizo (1793–1795) Kolegio de Francio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo ![]() | ||||
Laborkampo | Astronomio ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alexis BOUVARD (Les Contamines-Montjoie, 27a de junio 1767 - Parizo, 7a de junio 1843) estis franca astronomo.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Inter liaj atingoj meciendas la malkovro de ok kometoj kaj la komponado de datumtabeloj de Jupitero, Saturno kaj Urano. Dum la du unuaj tabeloj estis ege sukcesaj, la lasta montris gravajn erarojn rilate al estontaj observoj. Tio kondukis Bouvard al formulado de hipotezo pri la ekzistado de oka planedo kiu estis tuŝinta la orbiton de Urano. Neptuno estis lokalizita poste fare de John Couch Adams kaj Urbain Le Verrier post lia morto.
Bouvard estis direktoro de la Observatorio de Parizo el 1822 ĝis sia morto, en 1843.
En Aŭstralio kabo konata kiel Kabo Bouvard ricevis sian nomon kiam francaj maristoj malkovris Okcidentan Aŭstralion. Bouvard estas ankaŭ la nomo de malgranda urbo de Aŭstralio en la sudo de Perth.