Alexis de Tocqueville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexis de Tocqueville
Karikaturo, Honoré Daumier, 1849.

Charles Alexis Henri Clérel De TOCQUEVILLE (parolata: "d tokvil") (n. 29-an de julio de 1805 en Verneuil-sur-Seine (Île-de-France); m. 16-an de aprilo de 1859 en Cannes) estis franca politika filozofo kaj historiisto.

Vivo

Post kiam Tocqueville finis sian studadon de jurscienco, li iĝis juĝisto en 1826 en Versailles. En 1831 komisiis lin la registaro studi la juran sistemon kaj la punadon en Usono.

La spertoj dum la vojaĝo rezultis lian faman verkaĵon De la démocratie en Amérique (2 Bde., Paris 1835/1840). La unua volumo aperis en januaro de 1835 en sub 500 ekzempleroj, sed jam junie aperis la dua eldono. La 8-a eldono aperis la 20-an de aprilo de 1840 en la franca kaj angla kaj entenas la duan volumon de liaj esploroj.

De la démocratie en Amérique priskribas la demokration en konteksto de la civita societo. La libro ricevas en 1836 la premion Montyon de la Franca Akademio, kies ano li iĝis en 1841.

Inter 1839 kaj 1848, Alexis de Tocqueville apartenis kiel parlamentano al la modera opozicio. Post la 1848-aj revolucioj, li batalis kontraŭ la socialismo kaj apogis la monarkion. Kiel ano de la leĝodona asembleo, li transprenis en 1849 eksteraferan oficon. Li retiriĝis, kiam Napoleono la 3-a tro-fortiĝis.

Kiel lasta defendanto de la parlamentismo, li opoziciis forte kontraŭ la prezidenta politiko. Li estis arestita la 2-an de decembro de 1851. Li poste retiriĝis al la privata vivo.

Tocqueville-efekto

La Tocqueville-efekto priskribas fenomenon el la sociologio (socia psikologio).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.tocqueville.org greke http://xroads.virginia.edu/~HYPER/DETOC/home.html greke http://www.gradesaver.com/ClassicNotes greke http://books.mirror.org/gb.tocqueville.html