Alfabeta ordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alfabeta ordo estas la sekvenco kiun oni establas en listo de vortoj, laŭ la ordo en kiu prezentiĝas,[1] en la abocoalfabeto, la komenca litero de ĉiu el ili.

Por tio nepre necesas konsideri la ordon de la literoj en la alfabeto. Ili sekvas striktan alfabetan ordon.

(majuskle) A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I
J
Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
(minuskle) a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i
j
ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z

Proceduro[redakti | redakti fonton]

La proceduro ĝenerale konsistas el simplaj paŝoj, kiuj konsideras nur la ordo de la literoj en la alfabeto.

  1. Oni konsideras la unuan literon de la vorto.
  2. Kiam la unua litero estas la sama en kelkaj vortoj, oni konsideras poste la duan literon kaj oni determinas tiam ĝian lokon, same laŭ la alfabeto.
  3. Kiam pli ol du literoj havas la saman ordon en diversaj vortoj, oni konsideros tiun kiu estas poste, kaj tiel plu.
  4. Kiam temas pri frazo kaj la unua vorto estas la sama en la komparata grupo, oni konsideros la ordon rigardante al la dua vorto.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tiu supre estas la normala proceduro okaze de ordigo de vortoj, kio ne ĉiam okazas, ekzemple en Esperanto oni povas ordigi vortojn sen konsideri la vorton mem, sed nur la radikon kiel okazas en tre uzata kaj konata vortaro nome PIV.[2]

Tie en la unua kolumno aperas ordigitaj la jenaj vortoj laŭ iliaj radikoj en la jena ordo:[3]

  • a
  • Aaron/o
  • Abadon/o
  • abak/o
  • abandon/o
  • abat/o

Laŭlonge de la historio la supersignitaj esperantlingvaj literoj okazigis diversajn malfacilaĵojn ĉefe en sia rilato kun neesperantlingvaj tekstoj aŭ kuntekstoj. Foje provizora solvo estis ne konsideri la supersignojn kaj tiele lasi tiujn vortojn kaj literojn por la fino, nome ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ, kio ja okazigis veran ĥaoson. Tiu sistemo estas nepre evitinda.

Uzado[redakti | redakti fonton]

En Esperanto oni uzas alfabetan ordon por multaj necesoj: aliĝintoj al UKo en kongreslibro, diversaj listoj en Vikipedio (ekzemple Havendaj artikoloj, Elstaraj artikoloj, Legindaj artikoloj, ktp.). Tamen ne ĉiam oni uzas alfabetan ordon: ekzemple aliĝintoj al UKo ricevas kongresnumeron laŭ la momento de aliĝo kaj kiam oni alvenas al UKo oni sekvas tiun ciferan ordon por ricevi dokumentaron ktp.

Alfabeta ordo estis tradicie uzata en plej multaj vortaroj, enciklopedioj ktp.

En listoj de vortoj, frazoj, esprimoj, ktp., foje aperas signoj kiuj ne estas literoj, ekzemple ciferoj. Tiuokaze la proceduro plej ofte konsistas en ordigi unue la ciferojn kaj poste la literojn.

Listo de personaj nomoj foje okazigas konflikton: kelkaj aŭtomataj ordigiloj faras tion ekde la komenco, nome

  • Ludoviko Zamenhof,
  • Marjorie Boulton,

dum aliaj konsideras la familinomon, nome

  • Marjorie Boulton,
  • Ludoviko Zamenhof, aŭ Zamenhof, Ludoviko.

Krome diversaj kulturoj ne tiom klaras pri kiu el la nomoj devas esti konsiderataj unue aŭ kiu devas esti konsiderata certa familinomo ekzemple hungaroj, japanoj, araboj ktp.

Alternativa ordigo al alfabeta ordo estas proponata de kronologia ordo, ekzemple listo de personoj laŭ la naskodato, utila ekzemple por artistoj de diversaj epokoj aŭ laŭ la regodatoj utila ekzemple por listo de regantoj en koncerna politika ento, prezidantoj de asocioj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciclopedia del nuevo Milenio, tomo V, Larousse.
  2. La nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, 2002, 1268 pp.
  3. La nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, 2002, p. 41.