Alfabeto
Alfabeto (de la nomoj de la du unuaj grekaj literoj ἄλϕα alfa kaj βῆτα beta) estas aro da literoj uzataj en iu lingvo. Ideale, en tiel nomata fonetika skribo, ĉiu litero de alfabeto reprezentas unu fonemon (parolsonon), sed tipe ekzistas kombinoj de literoj kiu kune reprezentas unu fonemon. La Esperanta alfabeto nomiĝas aboco laŭ la tri unuaj literoj a, b, c. Per konvencie fiksita ordo de literoj en la alfabeto ebliĝas laŭalfabeta ordigado de vortoj, ekzemple en vortaroj.
Alfabeto estas la fina paŝo de la evoluo de skriboj, kiu alstrebas redukti la skrib-bildaron al eta aro da signoj: po unu signo, nomata "litero", por ĉiu fonemo. Avantaĝo de alfabeto estas ke ĝi facile lerneblas – malavantaĝo, ke vortoj iĝas pli longaj skribe ol pere de vorterosignaro aŭ silabaro.
En kelkaj lingvoj la bazaj literoj de la alfabeto povas ricevi diakritajn signojn. Tio ebligas per la sama baza signaro noti pli da sonoj aŭ preventi ambiguecon.
Alfabetoj de la mondo
En la subaj – nekompletaj – listoj de alfabetoj la mallongigo kv signifas alfabeton kun vokaloj, kaj Mm signifas, ke ekzistas distingo inter majuskloj kaj minuskloj.
Grekidaj alfabetoj
Ĉiuj ĉi tiuj alfabetoj baziĝas sur la grekan:
- Greka alfabeto (kv) (Mm)
- Etruska alfabeto (kv)
- Kopta alfabeto
- Cirila alfabeto (kv) (Mm)
- Latina alfabeto (kv) (nur en idaj alfabetoj: Mm)
- Gaela alfabeto
- Armena alfabeto (kv) (Mm)
La Internacia fonetika alfabeto (kv) ankaŭ baziĝas sur la greka; ĝi tamen ne estas uzata kiel skribsistemo de parolata lingvo, sed por priskribi la prononcon de ĉiuj lingvoj.
Memstaraj alfabetoj
Ĉi tiuj alfabetoj estas memstaraj kreaĵoj:
- Kartvela alfabeto (kv)
- Korea alfabeto (kv)
- N'Ko (kv)
- Ogama alfabeto (kv)
- Runaj alfabetoj (kv)
- Ŝava alfabeto (kv)
- Tengwar (kv)
Referencoj
Vidu ankaŭ
- Historio de la alfabeto
- Listo de lingvoj laŭ skribsistemo
- Skribsistemoj
- Abugido
- Konsonanta alfabeto
- Unikodo
Eksteraj ligiloj
- alfabeto en ReVo
- Alphabets ĉe omniglot.com
- Evolution of Alphabets ĉe www.wam.umd.edu