Alfambra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfambra
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44160
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 482  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 1° 2′ U (mapo)40.5470763-1.0332026Koordinatoj: 40° 33′ N, 1° 2′ U (mapo) [+]
Alto 1 047 m [+]
Areo 122,443056 km² (1 224 4.3 056 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alfambra (Provinco Teruelo)
Alfambra (Provinco Teruelo)
DEC
Alfambra
Alfambra
Situo de Alfambra
Alfambra (Hispanio)
Alfambra (Hispanio)
DEC
Alfambra
Alfambra
Situo de Alfambra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alfambra [+]
vdr

Alfambra [alFAMbra] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Alfambra povas esti komprenebla kiel La Ruĝa, el araba al hamra; sed ĝi estas komprenebla ankaŭ kiel aludo al la rivero Alfambra kun sama etimologio alude al la ruĝaj argiloj de la valo kontraste al la blankaj kalkoŝtonoj de la montetoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 26 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, do tre proksime. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu centra nome N-420 venas laŭ la valo de la rivero Alfambra. Laŭ tiu, Alfambra estas la tria plej proksima municipo al la ĉefurbo inter Peralejos kaj Perales del Alfambra. La municipa teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N-420, inter la km 602 kaj 610. Krome estas lokaj ŝoseoj kiuj konektas kun Santa Eulalia del Campo kaj Escorihuela.

La orografio de la municipo estas markita de la rivero Alfambra kaj la neregula tereno kiu ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en la riveron. La altitudo gamas inter 1312 msm en la okcidento kaj 990 msm borde de la rivero. La loĝloko mem kuŝas je 1047 msm.[1]

La municipa teritorio limas jene:

Nordokcidente: Camañas Norde: Perales del Alfambra kaj Orrios Nordoriente: Orrios
Okcidente: Camañas kaj Celadas Oriente: Escorihuela
Sudokcidente: Celadas kaj Teruel Sude: Peralejos Sudoriente: Peralejos

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis setlejo jam en Bronzepoko kaj kastelo en islama epoko.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono, post la konkero en 1169, estis klara dominado fare de kristanoj. En 1174 oni donis ĝin al la Ordeno de Monto Gaŭdjo, kun la kasteloj de Orrios kaj Fuentes de Alfambra. En 1196 la ordeno iĝis parto de la Ordeno de la Templanoj, kies unua superulo estis Guillermo de Peralta. Post la dissolvo de la templanoj, ĝi ekdependis de la Ordeno de Sankta Johano.​[2]

Dum la Hispana Enlanda Milito de la 5a ĝis la 8a de Februaro 1938 okazis la Batalo de Alfambra, kiu post la venko de la frankisma armeo, malfermis la vojon por la fina frankisma venko en la Batalo de Teruelo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj, terpomoj kaj betoj) kaj brutobredado. Nuntempa industrio temas pri forstado de poploj. Lastatempe turismo ludas gravan rolon.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Alfambra oni malaltiĝis el 1 513 en la 1960-aj jaroj ĝis nunaj 483 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la du ermitejoj, la renesanca palaco de Doña Ricarda Gonzalo de Liria y Blesa, muzeo pri sukerbeto, restaĵoj de la kastelo, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-04.
  2. Barragán, Juan José (2015). Barragán, Juan José (2015). Alfambra en la Edad Media y Moderna. Una visión de su historia y su arte a través del conjunto mural de la Ermita de Santa Ana. Sarrión: Muñoz Moya Editores. p. 27. ISBN 978-84-8010-264-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]