Alfaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfaro
Alfaro-Tambarría.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26540 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 562  (2021) [+]
Loĝdenso 49 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 1° 45′ U (mapo)42.178333333333-1.7475Koordinatoj: 42° 11′ N, 1° 45′ U (mapo) [+]
Alto 310 m [+]
Areo 194,23 km² (19 423 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Alfaro
Situo de Alfaro

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Alfaro [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Alfaro [alFAro] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordorienta Komarko de Alfaro, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente) kaj pli precize en tre nordorienta pinto ĉirkaŭata de navaraj urboj kaj teritorioj, escepte nur okcidente. La loknomo Alfaro estas etimologie komprenebla kiel LumturoGvatoturo, el araba al-faruh, aŭ pli malverŝajne el al-fahhar, potfaristo.[1]

Sonorilturo de la preĝejo kaj strato Nuestra Señora del Burgo en Alfaro.
La municipa teritorio de Alfaro, en la plej nordoriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alfaro estas sur la valo de la rivero Ebro, sur fruktodona agrikultura valareo, rivero kiu trairas la nordon kaj nordorienton de la munipan teritorion. Alfaro havas facilan komunikadon pro situo trapasata de la nacia ŝoseo N-232 kaj ĉe la aŭtoŝoseo AP-68, kiuj komunikas nordokcidente kun Calahorra kaj Logronjo kaj sudoriente kun Tudela.

La municipa teritorio estas la plej etenda en la regiono. Kaj temas pri la sesa plej loĝata urbo en la regiono, malantaŭ nur Logronjo, Calahorra, Arnedo, Haro kaj Lardero. La municipa teritorio de Alfaro limas nordokcidente kun Rincón de Soto, Aldeanueva de Ebro kaj Autol; sudokcidente kun Grávalos kaj Cervera del Río Alhama; ĉiuj el ili en Rioĥo; en Navaro norde kun Milagro kaj Cadreita, oriente kun Castejón, sude kun Corella, Cintruénigo kaj Fitero. Proksime estas la Kanalo de Lodosa kaj la marĉoj Molineta. La urba kerno estas 2,4 km longa (el la futbala stadiono Molineta ĝis la fervoja stacio laŭ rekta linio). Alfaro estas dividebla en kelkaj rezidejaj zonoj: nome Casco Antiguo, Cuevas, Casas Baratas, Ensanche, la Molineta, Florida, Estación; kaj en industriaj zonoj: Tambarría, El Pilar, Zaragoza Norte, Zaragoza Sur, Llanada, Cementerio, La Senda.

La monto Yerga (1101 m) estas la plej alta altaĵo de la municipo. Tie estas ankoraŭ restaĵoj de unu el plej antikvaj monaĥejoj cisteraj de Iberio, eble la plej antikva. Ties ruinoj datas de la dua duono de la 12-a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Colegiata de San Miguel.

Iam estis romia setlejo nomita Graccurris (kun antaŭromia sufikso -urris), honore al la romia generalo Tiberio Sempronio Grako.

Sed jam estis setlejo de Vaskonoj en Ferepoko nome Ilurcis, kiu estis anstataŭita de la romia setlejo, kiu iĝis municipo en tempo de la imperiestro Tiberio, kiam oni stampis en Graccurris asojn kaj semisojn. La araboj iom movis la lokon kaj nomis ĝin Alfaro kiel lumturogvatoturo alude al alta fortikaĵo kiu certe kontrolis la trafikon ĉe la rivero Ebro. Tio aperas simbole en la municipa blazono kiel kastelturo super ŝlosilo.

La kristana reĝo Alfonso la 1-a de Aragono, alinome la Batalema, konkeris la urbon, rekonstruis la muregojn kaj faris la tiom gravan dishavigon de akvo. En 1253 Alfonso la 10-a, alinome la Saĝa, havigis kategorion de villa, kies rajtojn pliigis en 1287 la reĝo Sanĉo la 4-a, alinome la Brava, en 1331 Fernando la 4-a kaj en la 15-a jarcento Johano la 2-a de Kastilio.

Malkonsentoj pri la dispono de akvo el la rivero Alhama pluis kaj oni klopodis solvi ĝin en 1437 pere de la geedzigo de Henriko la 4-a de Kastilio kaj Blanka la 2-a de Navaro.

Filipo la 4-a havigis la titolon de "urbo" al Alfaro en 1629 kontraŭ 40 000 maravedoj pagotaj en limtempoj.

Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj la urbo ege prosperis kaj lasis en Alfaro blazondomojn de nobelaj familioj (kiel Garcés del Garro, Quintana, Valles, Hurtado de Mendoza, González de Santa Cruz, Frías de Salazar, López de Montenegro kaj Echagüe).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Festo de San Roque y San Ezequiel, Alfaro.

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed male ĉe Alfaro, kie oni altiĝis el ĉirkaŭ 6 000 loĝantoj ĝis nunaj 9 500.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (ĉio vitejoj). Ĉio estas sen irigacio spite la proksimecon de la rivero Ebro. Krome estas rura turismo. Laŭ informo de Caja España en 2008 la entreprenoj en Alfaro estas dediĉitaj ĉefe al sektoro servoj (55,3%), sekve de la sektoro industria (22%), sektoro de konstruado (13,3%), agrikulturo (9,4%). Laŭ personoj dungitaj en ĉiu sektoro: industra (39,1%), servoj (36,2%), konstruado (13,6%) kaj agrikulturo (11,1%). La municipa teritorio de Alfaro havas pli ol 3900 hektarojn de vitejoj, nome la plej ampleksa etendo de la protektita devennomo de vino D.O.Ca. Rioja. Estas speciale abunda je vitejoj la deklivoj de la monto Yerga, multaj el ili sen irigacio laŭ la regularo de la protektita devennomo.[2]

Vizitindaĵoj estas la kapitula preĝejo de Sankta Mikaelo, la preĝejo de Sankta Francisko, la preĝejo de Nuestra Señora del Burgo, monaĥinejo, du ermitejoj, kvar palacoj, iama prizono nune junulargastejo, pontofontano Ninfeo Romano, Jakoba Vojo, naturaj lokoj kiel Natura Rezervejo Sotos del Ebro ktp. Rimarkindas la kolonio de Blanka cikonio sur la kapitula preĝejo de Sankta Mikaelo (Colegiata), nome la plej granda kolonio sur unusola konstruaĵo, nome pli ol 100 nestoj,[3] kaj entute en la ĉirkaŭaĵo 120 nestoj kun ĉirkaŭ 500 cikonioj en epoko de reproduktado, kio faras unikan spektaklon kaj eksterordinara observejo por studi la konduton de tiuj birdoj.[4]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aydillo San Martín, Julián (2006). Pueblos y apellidos de España: Diccionario etimológico. San Vicente, Alicante: Editorial Club Universitario. p. 18. ISBN 84-8454-486-9. Konsultita la 19an de Aŭgusto 2015.
  2. La prensa del rioja Arkivigite je 2014-03-02 per la retarkivo Wayback Machine. Arkivita el la originalo la 2an de Marto 2014. Alirita la 29an de Septembro 2022.
  3. Medio Ambiente emite en directo a través de la Web la vida de la colonia de cigüeñas de Alfaro 29/07/2018, konsultita la 29an de Septembro 2022.
  4. «ALFARO TURISMO». Arkivigite je 2022-01-24 per la retarkivo Wayback Machine www.alfaro.es. konsultita la 29an de Septembro 2022