Alfonso Cuarón
Alfonso Cuarón | |
![]() Alfonso Cuarón en 2005
|
|
Naskonomo | Alfonso Cuarón Orozco |
Naskiĝo | la 28-an de novembro 1961 en en Meksikurbo, Meksiko |
---|---|
Aktivaj jaroj | 1983–nun |
Alfonso CUARÓN OROZCO (naskiĝis la 28-an de novembro 1961, do nun 56-jara) estas meksikia reĝisoro, scenaristo kaj produktisto. Li plej bone konatas pro siaj filmoj A Little Princess (1995), Y tu mamá también (2001), Harry Potter and the Prisoner of Azkaban (2004, laŭ la libro Hari Poter kaj la Kaptito de Azkabano), Children of Men (2006), kaj Gravity (2013).
Lia distribua kaj produkta filmentrepreno nomiĝas Esperanto Filmoj kaj li plurfoje deklaris sian simpation al la ideo de Esperanto.[1]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Intervjuo [1] en la retejo de Sam Green. Versio en la angla kaj en la hispana.