Alfonso Cuarón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfonso Cuarón
Oskar-premiito
Alfonso Cuarón en 2005
Alfonso Cuarón en 2005
Persona informo
Alfonso Cuarón
Naskonomo Alfonso Cuarón Orozco
Naskiĝo la  28-an de novembro 1961(nun 1961-11-28) (62‑jara)
en Meksikurbo,  Meksiko
Lingvoj anglahispana vd
Loĝloko Londono • Capezzano Monte • Nov-Jorko vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko • Escuela Nacional de Artes Cinematográficas vd
Familio
Gefratoj Carlos Cuarón • Alfredo D. Cuarón vd
Edz(in)o Mariana Elizondo (1980–1993)
Annalisa Bugliani (2001–2008)
Amkunulo Sheherazade Goldsmith vd
Infanoj Jonás Cuarón vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktorofilmmuntisto • televida reĝisoro • ĉefkameraisto • televida aktoro • kinisto • televida produktoro vd
Aktiva dum 1983–nun
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfonso CUARÓN OROZCO [alfonso kŭaRON] (naskiĝis la 28-an de novembro 1961) estas meksika filmreĝisoro, scenaristo, produktoro kaj filmmuntisto de kelkaj grandaj Hollywood-filmoj. Li estas plej bone konata pro siaj filmoj Roma (2018), A Little Princess (1995), Y tu mamá también (2001), Harry Potter and the Prisoner of Azkaban (2004), laŭ la libro Hari Poter kaj la Kaptito de Azkabano, Children of Men (2006) kaj ĉefe pro la sciencfickcia filmo Gravito (2013) por kiu li en 2014 gajnis du Oskar-premiojn (unu por la plej bona filmmuntado kaj unu por la plej bona reĝisorado) kaj la plej prestiĝan premion Directors Guild of America Awards (DGA Awards). En 2018 li estis nomumita por la Ora Leono (itale: Leone d'Oro), la plej alta premio donita al filmo ĉe la internacia Festivalo de Venecio.

Li ricevis entute pli ol 50 premiojn, inkluzive plurajn BAFTA-premiojn. Li ankaŭ gajnis tri fojojn la premion Ora Globo kun la filmo Gravito (2014) por la plej bona reĝisorado kaj en 2019 li gajnis kun la filmo Roma (unu fojo por la plej bona reĝisorado kaj alia kiel plej bona fremdlingva filmo).

En 2014 la revuo Time metis Cuarón sur la listo de la 100 plej influriĉaj homoj en la mondo[1]. Cuarón estas vegetarano[2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Cuarón estas la filo de Alfredo Cuarón, korspecialisto. Cuarón studis filmarton kaj filozofion ĉe la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko (UNAM). Lia unua mallonga filmo, Vengeance is Mine, provokis kontroverson precipe pro la elekto de la lingvo de la filmo (la angla kaj ne la hispana) kiu rezultigis en tio ke li estis forsendita de la fakultato.

Li laboris por televido kiel teknikisto, poste kiel reĝisoro. Poste li estis demandita esti kunreĝisoro por diversaj latin-amerikaj filmoj kiel Gaby: A True Story kaj Romero) kaj en 1991 li ricevis sian unuan grandan filmmendon.

En 1995 Cuarón faris sian unuan filmon en Usono: A Little Princess. Sekvis poste filmadapto de la libro Grandaj Anticipoj de Charles Dickens, kiu fariĝis lia plej unua filmo en kinejoj kiu arigis grandan komercan sukceson.

Poste en 2001 sekvis erotika filmo kiun li volis fari en la hispana: Y tu mamá también (angle: Lust for Life) kiu estis honorita kun pli ol 30 internaciaj premioj inkluzive de la Ora Globo kiel la Plej bona fremdlingva filmo kaj nomumita por multaj pliaj. Laŭ Cuarón, la filmo rakontas pri socia klaso-sistemo, pri multaj meksikanoj kiuj kvankam vivantaj en la sama tempo kaj sama spaco ŝajne kunekzistas sen interrilatoj".

Ora Globo[redakti | redakti fonton]

Alfonso Curarón gajnis en 2014 premion Ora Globo kun la filmo Gravity kaj en 2019 li gajnis du premiojn Ora Globo: unu fojo por la plej bona reĝisorado kaj alia fojo en la kategorio "Ora Globo por la plej bona fremdlingva filmo" kun la filmo Roma[3] kies produktadaj kompanioj estas Esperanto Filmoj kaj Participant Media[4].

Alfonso Cuarón kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Lia distribua kaj produkta filmentrepreno nomiĝas Esperanto Filmoj kiu posedas la rajtojn (credits) por la filmoj Roma,Temporada de patos[5], El laberinto del fauno kaj Gravity. Li plurfoje deklaris sian simpation al la ideo de Esperanto[6], kiun li esprimis al Sam Green jene : "Esperanto is a great idea, it’s a great notion. And also the fact that people are learning Esperanto. It makes me so happy to know that people actually follow the notion, and actually have a practice of the notion"[6] ("La ideo kaj koncepto de Esperanto estas bonegaj. Feliĉigas min scii ke homoj efektive sekvas la koncepton kaj fakte lernas kaj praktikas Esperanton.")

Lia filmo The Possibility of Hope ("La eblo de espero") tute rilatas al la temo espero kaj povante imagi radikale malsaman estontecon. Ĝuste tial tiu filmo ege kongruas kun la idearo ligita al la internacia lingvo Esperanto[6]. Ankaŭ jena eldiraĵo de Cuarón okaze de la disdono de la premioj Ora Globo al lia filmo 'Roma' kongruas tute kun la idealo de Esperanto : "La plej bona cinematografio malkonstruas murojn kaj konstruas pontojn al aliaj kulturoj"[3].

La filmo Roma de Alfonso Cuarón, ricevis en 2019 la Oskarpremiojn por la plej bona filmo neanglalingva kaj por la plej bona reĝisoro. La filmoj de Cuarón estas produktitaj de la kompanio "Esperanto Filmoj", tiel alnomita de Alfonso Cuarón mem[7].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The 100 Most Influential People - Pioneers : Alfonso Cuarón, Time, la 23-an de aprilo 2014.
  2. (angla) Vogue Arts - Down to Earth, Loquet Londono, la 12-a de decembro 2013.
  3. 3,0 3,1 (angla) Tara Bitran, Alfonso Cuaron's 'Roma' Wins Golden Globe for Best Foreign-Language Film, The Hollywood Reporter, la 6-an de januaro 2019.
  4. hispane Juliana Jara kaj María Lopes, Todo lo que debes saber acerca de la película ‘Roma’ de Alfonso Cuarón, Digital Trends, la 14-an de decembro 2018.
  5. (angla) Temporada de patos sur Internet Movie Database.
  6. 6,0 6,1 6,2 Intervjuo de Sam Green, legebla en la angla Arkivigite je 2014-07-02 per la retarkivo Wayback Machine kaj en la hispana Arkivigite je 2019-12-11 per la retarkivo Wayback Machine lingvoversioj, la 17-an de januaro 2013, alirite la 6-an de januaro 2018.
  7. Du premioj por amikoj de Esperanto, Bitbulteno n-ro 54, Esperanto.es, marto 2019