Alfonso la 11-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Alfonso la 11-a en Algeciras.

Alfonso la 11-a (Salamanko, 1311) estis reĝo de la Regno de Kastilio. Li estis la filo de la la reĝo Ferdinando la 4-a kaj de Konstanzo de Portugalio. Lia patro mortis nur post unu jaro, do, li heredis regnon estante ankoraŭ bebaĝa. Lia avino Maria de Molina funkciis kiel energia regentino. La reĝo ekreĝis jam 15jaraĝa kaj tuje montris energion kaj regokapablon. Li elektis efikajn kunlaborantojn kaj kontraŭstaris la povon de la alta nobelaro kaj de la urboj, kies urbestrojn li anstataŭos per reĝaj funkciuloj (corregidores). Pri la militprocezo kontraŭ la araboj, kiu lastatempe stagnis, li akcelis ĝin ĉefe agante ĉe la Ĝibraltara Markolo, kie li venkis ĉe la lago Salado (1340) kaj konkeris Algeciras (1344).

Pri ekstera politiko li sukcesis pluhavi neutralecon de Kastilio en la epoko de la Tridekjara Milito inter Anglio kaj Francio. Tiele Kastilio profitis por kontroli la lanmerkaton en la nordo.

La privata vivo de la reĝo estis komplika: Li estis edzo de Maria de Portugalio, el kiu li havis filon kaj heredonton Pedro la 1-a. Sed en 1329 (li estis 18jaraĝa) li ekhavis amaferon kun belega sevila vidvino nome Leonor de Guzmán. Por ŝi li starigis kortegon kaj kun ŝi li havis ok filojn kaj unu filino, nome la venonta dinastio, familio Trastamara. Flankenigita reĝino Maria malamegis dum jaroj tiun aferon. La reĝo mortis marte de 1350, dum sieĝo al Ĝibraltaro, viktimo de pesto. La reĝino revenĝis, enkarcerigis la amantinon de la reĝo, torturigis ŝin kaj finfine murdigas ŝin. La filo de Leonor nome Henriko kontraŭstaris sian duonfraton la reĝo Pedro (ambaŭ estas samaĝaj) kaj dum terurra enlanda milito en 1369 ĉe la Kamparo de Montiel Pedro estis murdita de agento de Henriko nome la franca Bertrand Duguesclin. Henriko iĝis la reĝo Henriko la 2-a.[1]

Notoj

  1. José María Solé, “Un monarca casi ejemplar”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Paĝo 107.