Alfoz de Quintanadueñas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfoz de Quintanadueñas
Ayuntamiento de Quintanadueñas1.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09197 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 201  (2022) [+]
Loĝdenso 51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 3° 44′ U (mapo)42.383333333333-3.7333333333333Koordinatoj: 42° 23′ N, 3° 44′ U (mapo) [+]
Alto 845 m [+]
Areo 43 km² (4 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Alfoz de Quintanadueñas
Situo de Alfoz de Quintanadueñas

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Alfoz de Quintanadueñas [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Alfoz de Quintanadueñas [alFOZ dekintanaDŬEnjas] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 41,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 163 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo, fakte akiris 1 600 loĝantojn el la 1970-aj jaroj.

Ĝi distas nur 6 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la dekstra bordo de la rivero Ubierna. Ĝi enhavas kvar submunicipojn: nome Arroyal, Marmellar de Arriba, Páramo del Arroyo kaj Villarmero.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento rilate al monaĥejoj. La plej fruaj mencioj de lokoj estis de Marmellar de Arriba, en 949 kaj de Páramo del Arroyo en 961. Arroyal aperis poste, en 1129, kaj finfine Villarmero, en 1214.

En la 12-a jarcento oni absorbis najbarajn lokojn profite de la proksimeco al la provinca ĉefurbo, nome Burgoso.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis funkciado kiel dormurbo, kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun restaĵoj de antaŭa romanika templo kaj gravaj retabloj. Estas ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]