Alfréd Probstner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfréd Probstner
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1857 (1857-09-02)
Morto 25-an de aprilo 1951 (1951-04-25) (93-jaraĝa)
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Alfréd Probstner, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Probstner Alfréd Artúr estis hungara inĝeniero, akademia instruisto.

Alfréd Probstner [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1857 en Hungara reĝlando en Lőcse (nuntempa Levoča en Slovakio), li mortis la 25-an de aprilo 1951 en Ĉeĥoslovakio en Kežmarok.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alfréd Probstner studis en Akademio de Selmec inter 1876–1879, poste li faris la kutimajn ekzercajn laborojn kaj li estis ankaŭ asistanto en la akademio apud Antal Kerpely. Li akiris metalurgian diplomon en 1881. Ekde la sekva jaro li laboris jam en la financa ministerio, kie paŝo post paŝo li havis pli altajn postenojn kaj titolojn. En 1897 li estis nomumita ĉefkonsilisto pri minejoj, li okupiĝis ĉefe pri metalurgiaĵoj. Li ricevis reĝan premion en 1904. Li vivis plu en la naskiĝanta Ĉeĥoslovakio. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn, en 1932 li vidviĝis, sed poste li denove edziĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az aczél edzése, elmélet és gyakorlatban (1883) - tradukaĵo
  • A "fehérszén" (1906)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.