Alfre Woodard
Aspekto
Alfre WOODARD (naskita la 8-an de novembro en Tulsa, Oklahomo) estas usona aktorino, produktantino kaj aktivulino.[1] Dum sia kariero, Woodard ricevis kvar premiojn Emmy, tri premiojn de la Screen Actors Guild kaj Oran Globon, kaj estis nomumita por Oskaro en 1984 kaj Grammy en 2010. Kun dek ok nomumoj kaj kvar venkoj, Woodard tenas la historian rekordon por la plej multaj nomumoj kaj premioj por la premio Emmy fare de afrik-usona aktoro.[2]
En 2020, The New York Times vicigis ŝin kiel unu el "La 25 Plej Grandaj Aktoroj de la 21-a Jarcento".[3] Ŝi estas estrarano de la Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj.[4]
En multaj landoj ŝi estas ĉefe konata kiel Betty Applewhite el la televidserio Desperate Housewives.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alfre Woodard Biography. TV Guide. Alirita July 18, 2014 .
- ↑ Marcus Dixon (July 26, 2013) Alfre Woodard makes history with 17 Emmy nods for 16 roles. Gold Derby. Alirita April 7, 2014 .
- ↑ "The 25 Greatest Actors of the 21st Century (So Far)", November 25, 2020.
- ↑ East Africa | Global Outreach | Academy of Motion Picture Arts & Sciences. Oscars.org (August 24, 2012). Arkivita el la originalo je October 1, 2014. Alirita April 7, 2014 .

