Alfred Adler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Adler

Alfred W. ADLER (7-a de februaro 1870-28-a de majo 1937): Psikoterapiisto, psikoanalizisto. Adler akcentis la homon kiel socikapabla subjekto kun memstaraj celoj kaj konceptis la motivan energion de personoj kiel strebadon anstataŭ instinkteska. Per tiu paradigma malakordo kun la skolo de Sigmund Freud li provokis skismon. Poste malaniĝis de la psikanalizo kaj fondis subskolon sub la nomo «individua psikologio». Laŭ Adler la homo estas esence socia kreaĵo, orientita sur valorojn. Sur lia skolo baziĝas multaj elementoj en teorioj de la t.n. nov-psikoanalizo (personoj: Horney, Sullivan, Erich Fromm)

Originala terminaro de A. Adler (germana) - Proponaro pri norma tradukado en Esperanto

Charakteranalyse: analizo de la karaktero; Charakterzug: karakteraĵo; Ermutigung: kuraĝigo (ne: kuraĝiĝo) Finalität: finsenco (ne: fineco); Gangart – karaktero, habito; Geltungsstreben: strebado al respekto (ne!: instinkto); Gemeinschaftsgefühl: sentimento komuna (ne: emocio komuna); Gesinnung: pensmaniero; Individualpsychologie: individueca psikologio; Kinderfehler: infanaj perturboj; Kindheitsschablone: infana ŝablono; Kompensation/ Überkompensation: kompenso, kompensado, trokompenso (ne: superkompenso); Kooperationsfähigkeit: kapablo kunagi; Lebensplan: vivprojekto; Machtstreben; strebado superregi (ne: strebado al potenco); Männlicher Protest: maskla protesto (ne: vira protesto); Meisterung: majstrado, majstriĝo; Minderwertigkeit:: malsupereco, malsupera potencialo; Minderwertigkeitsgefühl: sentimento de malsupereco (ne: malsupera valoro); Minderwertigkeitskomplex: komplekso de malsupereco; Organdialekt: organdialekto; Organminderwertigkeit: malsupereco de organo; Persönlichkeitsideal: idealo de la personeco. Privatintelligenz: privata inteligent(ec)o; Seelischer Überbau: psika superstrukturo; Symptomhandlung: simptoma ago; Vervollkommnungsstreben: strebado perfektiĝa; Verwöhnung: dorlotado.

vidu ankaŭ