Alfred Barton
Alfred Barton | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de julio 1868 en Kempston | |
Morto | 9-an de decembro 1933 (65-jaraĝa) | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Partio | Independent Labour Party Brita Laborista Partio Socialist League (en) Sociala Demokratia Federacio British Socialist Party (en) vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Eleanor Barton (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | sindikatisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Alfred Barton (naskiĝis la 30-an de julio 1868 – mortis la 9-an de decembro 1933) estis brita socialisma politikisto kaj esperantisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Naskite en Kempston en Bedfordshire, Barton komencis labori en biblioteko 22-jaraĝa. Li aliĝis al la Socialisma Ligo iam dum la 1880-aj jaroj. En 1890 li transloĝiĝis al Manchester, kie li rapide trovis laboron ĉe la Biblioteko John Rylands. Tiam li eniris la anarkiisman parton de la Socialisma Ligo kaj partoprenis en la protestoj kontraŭ la polica persekutado de anarkiistoj. Kvankam li estis arestita plurfoje pro siaj paroladoj, li firme kontraŭis perforton en la anarkiisma afero.[1]
Barton geedziĝis al Eleanor Stockton en 1894. L a paro translokiĝis al Sheffield en 1897. Li aliĝis al Sendependa Labora Partio (Independent Labour Party/ILP) kaj rapide eminentiĝis loke pro lia kontraŭstaro al la Dua Bura Milito. En 1907, li elektiĝis ano de urba konsilantaro de Sheffield.[1]
En 1907, Barton estis nomumita sekretarion de ILP en Sheffield kaj li ankaŭ redaktis ties ĉiusemajnan ĵurnalon, Sheffield Guardian. Tamen, li perdis sian konsilian seĝon en 1910 kaj en 1911 li eksiĝis de la ILP tute pro nekonsentoj inter li mem kaj Joseph_Pointer. La partio ne aprobis lin kiel kandidaton en lokaj balotadoj de tiu jaro, do li eniĝis en la Brita Socialisma Partio en Heeley, sed ne estis sukcesa. En 1913 li reelektiĝis kiel urba konsilanto. Li kandidatiĝis denove en 1914 sed ne estis elektita.[1]
Barton subtenis britan partoprenon en la Unua Mondmilito. Li nelonge aliĝis al Komunisma Partio de Britio en 1918 sed estis ekzigita post nur unu monato.
Li elektiĝis por urbakonsilantaro de Hillsborough en 1926. En 1929, li reprezentis Owlerton kaj ankaŭ fariĝis "alderman" (ĉefkonsilanto) ĝis sia morto en 1933.[1]
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Li Esperantistiĝis en 1902 pro letero de Joseph Rhodes en The Morning Leader. Li estis la unua instruisto de Esperanto en Leeds[2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Helen Mathers, Dictionary of Labour Biography, vol.VI, pp.21-24
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 345, Januaro (1934)