Alfred Edmund Brehm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alfred Edmund BREHM)
Alfred Edmund Brehm
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1829 (1829-02-02)
en Renthendorf
Morto 11-an de novembro 1884 (1884-11-11) (55-jaraĝa)
en Renthendorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Familio
Patro Christian Ludwig Brehm
Okupo
Okupo biologo • ornitologo • zoologo • pentristo • verkisto • natursciencisto
Verkoj Vom Nordpol bis zum Aequator
Thier-Charaktere
Ein Gang durch den Thiergarten zu Hamburg
vdr

Alfred Edmund BREHM [alfred edmund bre:m] (naskiĝis la 2-an de februaro, 1829, mortis la 11-an de novembro, 1884) estis germana zoologo kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Alfred Edmund Brehm pasigis sian junaĝon en la vilaĝeto Renthendorf, Turingio. Lia patro, la pastro Christian Ludwig Brehm, per publikaĵoj kaj preparitaj birdoj estis unu el la plej famaj ornitologoj siatempaj en Germanio. Pli ol 9000 mortintaj, konservitaj birdoj en la domo de la familio montris grandan parton de la Eŭropa birdaro. La esploroj de la patro frue vekis la intereson de la junulo pri zoologio, tamen li decidis fariĝi arkitekto.

En printempo 1844 Alfred Brehm komencis lernadon ĉe konstruisto en Altenburg. Ĝis septembro 1846 li lernis la metion de mazonisto, krome li vizitis lernejon pri arto kaj metio. Fine de la sama jaro li ekstudis arkitekturon en Dresdeno. Mallonge poste lia vivo radikale ŝanĝiĝis: La konata ornitologo Johann Wilhelm von Müller serĉis akompananton por ekskurso al Afriko.

Kiel sekretario kaj helpanto de la barono von Müller li en 1847 komencis kvin-jaran vojaĝon tra Egiptio, Sudano kaj Sinajo. Reveninte, li en 1853 ekstudis natursciencojn en Jena, en 1855 li doktoriĝis. Kun sia frato Reinhold Brehm li ekde 1856 pasigis du jarojn en Hispanio. Poste li ekloĝis en Lepsiko kaj dediĉis sin ĉefe al la verkado. En la jaro 1860 li partoprenis ekspedicion al Norvegio kaj Laponio.

En majo 1861 Brehm edziĝis al sia kuzino Mathilde Reiz. Kvin idoj naskiĝis al la paro. Lia vojaĝemo tamen ne ligis lin longan tempon al la hejmo. En 1862 li akceptis inviton de la duko Ernesto la 2-a de Saksio-Koburgo-Gotao, akompani lin al Etiopio. Poste li plurfoje vojaĝis al Skandinavio kaj Siberio.

Liaj fakartikoloj kaj vojaĝraportoj trovis grandan atenton inter la klera burĝaro. La eldonisto Herrmann Julius Meyer mendis de li ampleksan verkon pri la vivo de bestoj. La rezulto Brehms Tierleben (unue ses, en pli malfrua eldono dek volumoj) famigis lin tutmonde, kaj ĝis nun la verko estas bone konata, kvankam la moderna scienco superis multon el ĝi.

La vivo de Alfred Edmund Brehm pleniĝis je verkado, esploraj kaj prelegvojaĝoj. Krome li en 1862 akceptis la proponon, fariĝi direktoro de la bestĝardeno de Hamburgo. Tiun ĉi postenon li okupis ĝis 1867. Poste li transloĝiĝis al Berlino, kie li fondis pompan akvarion.

Kiam li - 55-jarojn aĝa - en rapida sinsekvo perdis tri familianojn (patrino, edzino, filino) kaj mem grave malsaniĝis, li retiriĝis al sia naskiĝloko, kie li en 1884 mortis.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Illustrirtes Thierleben (1864-1869, poste sub la titolo Brehms Tierleben)
  • Reiseskizzen aus Nordost-Afrika (1853)
  • Leben der Vögel (1861)
  • Ergebnisse einer Reise nach Habesch (1863)
  • Die Thiere des Waldes (1866-67)
  • Gefangene Vögel. Ein Hand- und Lehrbuch für Liebhaber einheimischer und fremdländischer Käfigvögel (1872-76)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]