Alfred Gusenbauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La politikisto en 2006.

Alfred GUSENBAUER (naskiĝinta la 8-an de februaro 1960 en Sankt Pölten) estas aŭstra politikisto.

Unuaj paŝoj politikkarieraj[redakti | redakti fonton]

Post la finstudo de politikscienco kaj filozofio en Vieno de 1978-87 li plenumis diversajn funkciojn ĉe la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio kiel ankaŭ ĉe la Porlaborista ĉambro de Malsupra Aŭstrio.

En 1977 li membriĝis al la aŭstria socialdemokrata porjunulara organizo Sozialistische Jugend, kiun li estris de 1984-90.

De parlamentaneco al mallonga kanceliereco[redakti | redakti fonton]

De 1991-93 li estis deputito en la Federacia Konsilio kaj de 1993-2007 en la Nacia Konsilio. De 2000-07 li fariĝis frakciestro kaj ĝis 2008 federacia estro de la SPÖ. Post la parlamentaj elektoj de la 1-a de oktobro 2006 Gusenbauer estis nomumita kanceliero de t.n. granda koalicio kune kun la partio ÖVP en la 11-a de januaro 2007. Pro anticipitaj elektoj la 2-an de decembro 2008 li nevole demisiis kaj eklaboris poste diversloke kiel konsilisto sur ekonomia kampo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas P. Pittler: Alfred Gusenbauer - Ein Porträt. Molden, Wien 2000. ISBN 3-85485-049-2
  • Katharina Krawagna-Pfeifer, Armin Thurnher: Die Wege entstehen im Gehen – Alfred Gusenbauer im Gespräch. Czernin, Wien 2008. ISBN 3-7076-0243-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]