Alfred Hoche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alfred Erich HOCHE (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1865, mortis la 16-an de majo 1943 en Baden-Baden) estis germana psikokuracisto.

Li estis docento en la universitato de Freiburg kaj direktoro de la psikokliniko. En 1920 li kun Karl Binding redaktis broŝuron pri "la liberigo pri neniigo de vivoj malindaj je vivo", libro, kiu uzatis poste de la nazioj por pravigi iliajn eŭtanazio-programojn.

Tiu libro ne gravas nur historie, sed ĉiam pripensigas morale nun, ĉar la argumentoj uzitaj de ili estas la samaj (plus la nocio de rasa purigado, ne plu uzata) kiel tiuj uzataj nuntempe por propagandi eŭtanazion. Tial, ke nun oni scias al kio tiaj argumentoj kondukas, ili estas pensigaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]