Saltu al enhavo

Alfred Malherbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Malherbe
Persona informo
Alfred Malherbe
Naskiĝo 14-an de julio 1804 (1804-07-14)
en Portluiso
Morto 14-an de aŭgusto 1865 (1865-08-14) (61-jaraĝa)
en Metz
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo botanikisto
ornitologo
juĝisto
natursciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ornitologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred MALHERBE (14a de Julio 1804 – 14a de Aŭgusto 1865) estis franca magistratatano kaj amatora natursciencisto naskiĝinta en Maŭricio al Pierre Marie François Malherbe kaj Rosalie Le Meusnier Molineuf. La familio origine devenis el Metz. Alfred iĝis administranto de la Muzeo de Metz (kaj ĝia direktoro ĝis 1863).

Li dediĉis sin al botaniko kaj zoologio (speciale al ornitologio). Li estris studojn de birdoj de Alĝerio (kaj priskribis nombrajn speciojn) kaj de Sicilio.[1]

Malherbe estis la aŭtoro de Monographie des picidées (1859–62, 4 vols.), unua ĝenerala esploro de Picedoj. Li priskribis kaj nomis la Vaijantan pegon, laŭ la franca ornitologo François Le Vaillant. Krom la Monographie des picidées, li estis la aŭtoro de kelkaj aliaj ornitologiaj verkoj:

  • Faune ornithologique de la Sicile: avec des observations sur l'habitat ou l'apparition des oiseaux de cette île, etc. (1843) - Ornitologia faŭno de Sicilio.
  • Description de dix espéces nouvelles du genre Picus, Linné., (1845) - Priskribo de dek novaj specioj el la genro Picus.
  • Faune ornithologique de l'Algérie (1855) - Ornitologia faŭno de Alĝerio.[2]

Partoj de liaj kolektoj de birdoj el Alĝerio kaj Eŭropo estis donacitaj al la Azia Societo de Bengalio en Kalkato. La ĉefajn kolektojn akiris Hercules Turati kaj poste ili estis donacitaj al la Naturhistoria Muzeo en Milano.[3]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. histoire des collections d'H.N. de la Ville de Metz
  2. World Cat Identities (publications)
  3. Prys-Jones, R. P. (2011). “Type specimens of the Imperial Woodpecker Campephilus imperialis (Gould, 1832)”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 131 (4), p. 256–260.