Algaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Algaro.

Algaroj (algejoj, kaj foje metafore ankaŭ algarbaroj) estas subakvaj areoj kun alta denseco de brunaj algoj. Ili estas agnoskitaj kiel unu el la ekosistemoj plej produktivaj kaj dinamikaj en la Tero.[1] La algaroj densaj, sed malpli etendaj, estas nomataj algotavoloj.

La algarbaroj estas en la tuta mondo je oceanaj marbordoj de moderklimataj kaj polusaj regionoj.[1] En 2007, oni malkovris algarojn en tropikaj akvoj proksimaj al Ekvatoro.[2]

Fizike formitaj de makroalgoj de la ordo Laminariales, la algaroj havigas tridimensian habitaton unikan por marorganismoj[3] kaj studobjekto por kompreni diversajn ekologiajn procezojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Mann, K.H (1973) «Seaweeds: their productivity and strategy for growth». Science 182 (4116). doi:10.1126/science.182.4116.975.
  2. Graham, M.H., B.P. Kinlan, L.D. Druehl, L.E. Garske, y S. Banks. (2007). «Deep-water kelp refugia as potential hotspots of tropical marine diversity and productivity». Proceedings of the National Academy of Sciences 104 (42): 16576-16580. doi:10.1073/pnas.0704778104.
  3. Christie, H., Jørgensen, N.M., Norderhaug, K.M., Waage-Nielsen, E. (agosto de 2003). «Species distribution and habitat exploitation of fauna associated with kelp (Laminaria hyperborea) along the Norwegian coast.». Journal of Marine Biological Association of the UK 83 (4): 687-699. doi:10.1017/S0025315403007653h.