Algernon Charles Swinburne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Algernon Charles Swinburne, skizo de Dante Gabriel Rossetti

Algernon Charles SWINBURNE, angla poeto (n. la 5-an de aprilo 1837, m. la 10-an de aprilo 1909).

Li naskiĝis en Londono kaj estis la filo de Kapitano (poste Admiralo) Charles Henry Swinburne kaj Damo Jane Henrietta, filino de la 3-a Grafo de Ashburnham. Dum sia infaneco li vivis en la Isle of Wight kaj studis ĉe Eton College de 1849 al 1853, kaj tie li komencis verki poemojn. La somerajn feriojn li pasis ĉe Capheaton Hall, Northumberland, la granda domo de sia avo Kavaliro John Swinburne, kaj li ĉiam konsideris ke li apartenis al tiu graflando. De 1856 al 1860 li studis ĉe Balliol College, Universitato de Oksfordo, kvankam li mallonge ekziliĝis de la universitato en 1859. Poste li loĝis en Londono. Li amikiĝis al la antaŭ-rafaela poeto Dante Gabriel Rossetti.

Liaj poemaroj inkludas:

  • Atalanta in Calydon (1865)
  • Poems and Ballads I (1866)
  • Songs before Sunrise (1871)
  • Poems and Ballads II (1878)
  • Tristram of Lyonesse (1882)
  • Poems and Ballads III (1889)
  • la romanon Lesbia Brandon (eldonita post lia morto).

Li estis alkoholulo kaj masoĥisto. Pluraj el liaj poemoj traktas erotikajn temojn. Malgraŭ tio, liaj verkoj popularis dum lia vivo; tamen poste lia reputacio malkreskis.

En 1879, kiam li havis 42 jarojn, li suferis pro mensa kaj fizika kolapso, la dum siaj restantaj jaroj Theodore Watts-Dunton prizorgis lin en Putney. Lia tombo estas en la Preĝejo de Sankta Bonifaco, Bonchurch, Insulo de Wight.