Algonkenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Algonkeno)
Midewiwin • katolika eklezio
Algonkenoj
etno
Usonaj indianoj
Algonkenaj etnojUnuaj nacioj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr

La Algonkenoj estas indiana popolo en Nord-Ameriko, kiu parolas la algonkenan lingvon, unu el la algonkena lingvaro. Ili estas unu el la Unuaj Nacioj.

Kulture kaj lingviste ili estas proksimaj al la Otavoj kaj la Oĝibvoj, kun kiuj ili formas la grupon de la Aniŝinaboj, kies signifo estas la veraj homoj devenaj de tiu ĉi tero.

Geografia areo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1650 la algonkenoj loĝis sur vasta teritorio norde de la Sankt-Laŭrenco inter la lago de la Du-Montoj kaj la Grandaj Lagoj. Poste la Haudenosaunee pelis ilin ĝis la regiono de Otavio. Pro la koloniado ili devis plu iri norden ĝis Abitibio-Temiskamingio. Fine, meze de la 19-a jarcento la arbarekspluatado kaj la konstruo de akvobaraĵoj devigis ilin fikshejmiĝi en malgrandaj rezervejoj.

Inkluzive de la algonkenoj de Ontario, ili nombras entute ĉirkaŭ 11.000 homoj.

Algonkenoj de Kebekio en 2004[1]
Komunumoj Sume loĝantoj ne-loĝantoj
Kipawa (Eagle River) 781 268 513
Hunter's Point (Wolf Lake) 218 8 210
Kitcisakik (Grand-Lac-Victoria) 416 356 60
Kitigan Zibi (Maniwaki) 2 681 1 519 1 162
Simosagigan (Lac Simon) 1 582 1 287 295
Pikogan (Abitibiwinni) 843 552 291
Kitiganik (Rapid Lake) 648 530 118
Timiskaming (Notre-Dame-du-Nord) 1 624 601 1 023
Winneway (Long Point) 705 372 333
Algonkenoj (sume) 9 498 5 493 5 005

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Kvankam ilia kulturo ĉefe interesiĝis pri ĉasado kaj fiŝkaptado, iuj algonkenoj estis agrikulturistoj kaj kulturis maizon, fazeolojn kaj kukurbojn, la "tri fratinoj" de la indiĝena hortikulturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Indianaj aferoj de Norda Kanado (Kebekio) -[1]Arkivigite je 2007-10-29 per la retarkivo Wayback Machine Indianaj kaj inuita popoloj en Kebekio la 31-an de decembro 2006

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Emmanuel Désveaux, « Nouvelles considérations sur les Algonquins et le totémisme », dans Journal de la Société des Américanistes, 2004, 90-1, pp. 7–24.
  • Collectif, "Le Québec autochtone", La Griffe de l'aigle, Wendake, 1996. ISBN 2-9805111-0-2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]