Algoritmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Algoritmo estas metodo aŭ programo solvi komputajn aŭ aliajn problemojn, kiu ĝuste difinas, kiel kaj en kia ordo ricevi rezulton, samsence determinitan de origindatumoj. Ekz. por la konataj reguloj de adicio, subtraho, multipliko kaj divido la eblaj rezultatoj estas naturaj nombroj, prezentitaj ekzemple en dekuma sistemo, kaj eblaj originaj datumoj estas ordigitaj paroj de samspecaj nombroj.

Ĝenerale, oni ne supozas ke la rezulto nepre devas esti ricevita: la algoritma proceso povas interrompiĝi aŭ ne finiĝi iam. Algoritma proceso estas la agoj por sinsekvaj transformoj de konstruktaj objektoj, okazantaj per diskretaj paŝoj. Ĉiu paŝo konsideras la ŝanĝon de unu konstrukta objekto per la alia. Oni skribas ĉi tiujn paŝojn matematike per t. n. algoritma lingvo, kiu konsistas en komandoj, instrukcioj, operatoroj, plenumendaj sinsekve per elementaj operacioj.

Kun tiu ĉi difino ne konsentus multaj informadikistoj, kiuj insistas, ke taŭge formulita algoritmo devas garantii iaman finon. Iusenca escepto estas ekzemple mastrumaj programoj (operaciumoj), kiuj normale ne finiĝas; por ili Donald Knuth proponis la nomon "komputika metodo", por disringi ilin de algoritmoj.

Mem la vorto devenas de Algorithmi, algorismus, kiu originas de latina transliterado de la nomo de mezazia matematikisto Al-Ĥorezmi. En mezepoka Eŭropo algoritmo nomiĝis la dekuma pozicia sistemo kaj la arto kalkuli per ĝi, ĉar danke al latina traduko de la traktato de Al-Ĥorezmi (en la 12-a jarcento) la eŭropa matematiko konatiĝis kun pozicia sistemo.

Algoritmo estas unu el ĉefaj nocioj de matematiko kaj cibernetiko. Ĝin pristudas unu el la matematikaj branĉoj: Teorio de Algoritmoj. En komputada teknologio por priskribi algoritmojn, oni uzas programlingvojn.

La termino "algoritmo" kutime implicas relative abstraktan matematikan prezenton, kontraste al komputopreta, sed ofte komputildependa "programo".

Flu-diagramo povas priskribi algoritmon

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.nist.gov/dads Vortaro de algoritmoj kaj datenstrukturoj greke http://www.dcc.uchile.cl/~rbaeza/handbook Manlibro de algoritmoj kaj datenstrukturoj greke http://www.mis-algoritmos.com Ekzemploj de algoritmoj en diversaj programlingvoj greke http://www.nr.com "Nombraj receptoj", algoritmoj de la komputa matematiko