Algoviaj Alpoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Algoviaj Alpoj
Montara-geografia regiono
Alpine subsection [+]

LandojAŭstrio, Germanio

Supermara alteco1 009 m ü. A. [+]
- koordinatoj47° 24′ 0″ N, 10° 15′ 0″ O (mapo)47.410.25Koordinatoj: 47° 24′ 0″ N, 10° 15′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoGroßer Krottenkopf [+]
Areo13 900 km² (1 390 000 ha) [+]


Algoviaj Alpoj (Tero)
Algoviaj Alpoj (Tero)
skema mapo pri la areo de la Algoviaj Alpoj

Algoviaj Alpoj (Alpoj)
Algoviaj Alpoj (Alpoj)
DEC
Algoviaj Alpoj
Algoviaj Alpoj

Map
Algoviaj Alpoj
Vikimedia Komunejo:  Allgäuer Alpen [+]
vdr

La Algoviaj Alpoj - germane Allgäuer Alpen - estas montaro kaj parto de la Alpoj, en ties nordorienta parto. La montaro situas oriente de la Bodenlago, pejzaĝe karakterizas la historian regionon Algovio, kiu ankaŭ ampleksas montetan parton norde de ĝi, sed ĉie en la regiono videblas la impresaj alpaj montoj, kaj havas areon de ĉirkaŭ 75 km × 50 km. Geologie la montoj apartenas al la Nordaj Kalkalpoj kaj al la Orientaj Alpoj.

la "limŝtono 147" - limtriangulo de Bavario, Tirolo kaj Vorarlbergo

La ŝtatoj Germanio kun la federacia lando Bavario kaj Aŭstrio kun la federaciaj landoj Vorarlbergo kaj Tirolo dividas inter si la Algoviajn Alpojn. La plej suda punkto de Germanio (limŝtono 147) situas ĉe la ŝtatlimo proksime de la sur la altaĵo Haldenwanger Eck (vidu la foton maldekstre), kiu ankaŭ formas la limtriangulon de Bavario, Tirolo kaj Vorarlbergo.

La Bregenca Arbaro sudoriente de la Bodenlago laŭ la skema mapo supre dekstre de la paĝo apartenas al la teritorio, laŭ aliaj geografiaj difinoj situas tuj najbare de la Algoviaj Alpoj.

reliefa mapo de la regiono kun iom pli malvastaj limoj de la Algoviaj Alpoj ol en la mapo supre, sed kun pli da komunumoj por orientiĝo kaj kun multaj nombroj de montaj altecoj super la marnivelo - en la bilda priskribo en la vikipedia komunejo estas listo de tiuj nombroj kaj la nomoj de ĉiuj koncernaj montoj

Montoj[redakti | redakti fonton]

La dek plej altaj pintoj de la Algoviaj Alpoj estas:

  1. Großer Krottenkopf [gro:sa KROtnkopf] – 2.657 m (Aŭstrio, bildon vidu sube)
  2. Hohes Licht [hoes LIHT] – 2.651 m (Aŭstrio)
  3. Hochfrottspitze [HOĤfrotŝpitse] – 2.649 m (Germanio)
  4. Mädelegabel [ME:delegabl] – 2.645 m (Germanio)
  5. Urbeleskarspitze [URbeleskarŝpitse] – 2.632 m (Aŭstrio)
  6. Steinschartenspitze [ŜTAJNŝartnŝpitse] – 2.615 m (Aŭstrio, hajlbrona vojo)
  7. Bockkarkopf [BOKarkopf] – 2.609 m (Germanio, hajlbrona vojo)
  8. Marchspitze [MARHŝpitse] – 2.609 m (Aŭstrio)
  9. Bretterspitze [BREtaŝpitse] – 2.608 m (Aŭstrio)
  10. Biberkopf [BI:bakopf] – 2.599 m (plej suda germana punkto)


la monto Grosser Krottenkopf en la suda parto de la Algoviaj Alpoj