Alhama de Aragón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alhama de Aragón
municipality of Aragon • kuracloko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 925  (2023) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 1° 54′ U (mapo)41.2965036-1.8949513Koordinatoj: 41° 18′ N, 1° 54′ U (mapo) [+]
Alto 664 m [+]
Areo 31,137835 km² ( 311 3.7 835 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alhama de Aragón (Provinco Zaragozo)
Alhama de Aragón (Provinco Zaragozo)
DEC
Alhama de Aragón
Alhama de Aragón
Situo de Alhama de Aragón
Alhama de Aragón (Hispanio)
Alhama de Aragón (Hispanio)
DEC
Alhama de Aragón
Alhama de Aragón
Situo de Alhama de Aragón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alhama de Aragón [+]
vdr

Alhama de Aragón [aLAma dearaGON] estas municipo de Hispanio, en la centrokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem je 28 km, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alhama de Aragón estas municipa teritorio en centrokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas oriente de Contamina kaj okcidente de du aliaj samkomarkaj municipoj, nome Godojos kaj Bubierca.

La loĝloko Alhama de Aragón mem estas je 109 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 664 msm en la Iberia Sistemo, borde de la rivero Jalón, kie fontas termaj akvoj, kun altaĵoj de pli ol 900 m de altitudo. La suda bordo de la rivero Jalón havas la karakterajn trajtojn de la zono kun ravin-torentoj en iompostioma ascenso.

Nordokcidente: Cetina kaj Embid de Ariza Norde: Embid de Ariza kaj Ateca Nordoriente: Bubierca
Okcidente: Contamina Oriente: Bubierca
Sudokcidente: Contamina Sude: Godojos kaj Ibdes Sudoriente: Godojos

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo.

Ŝajne en romia epoko jam estis konataj la termaj akvoj, ĉar la latina loknomo estis Aquae Bilbilitanorum (Akvoj de la Calatayud-anoj), dum Marcialo citis la antaŭromian nomon Congedus. De la araba epoko estas la aktuala nomo Alhama, devena de Al-Hammam, «la banloko». De tiam devenas ankoraŭ uzataj la nomoj Baño del Moro kaj Baño de la Mora (Banejoj de la Maŭro kaj de la Maŭrino), por du banejoj konstruitaj en la roko de kiu elfluas rekte abunda terma akvo.

Alhama estis citita inter la konkeroj kiujn faris Cido en 1081, kaj tiel ĝi estas menciita en Cantar de Mio Cid: «Otro día se puso en marcha mío Cid el de Vivar y pasó frente Alhama, por la hoz abajo va...». Tamen, la loko revenis al islamanoj, kaj Alfonso la 1-a definitive konkeris ĝin en 1122 post la konkero de Calatayud. Poste la strategia loko de Alhama kiel lima defendejo, rezultis en konfliktoj inter kastilianoj kaj aragonanoj. En la Milito de la du Petroj, ĝi dependis laŭvice de unu kaj de la alia regno inter 1361 kaj 1366. Tio ripetiĝis venontjare kiam reĝis en Aragono Alfonso la 5-a kaj en Kastilio Johano la 2-a, ĝis la paco de 1454 kiam ĝi restis definitive en Aragono.

En la 19-a jarcento startis la komerca ekspluatado de la termaj akvoj de Alhama. Tio helpis la disvolvigon de la lokaj ekonomio kaj loĝantaro, ĝis atingi preskaŭ 2 000 loĝantojn en 1960. Tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Alhama de Aragón kie oni malaltiĝis poste ĝis nuna milo en 2021; do oni perdis ĝuste la duonon dum ses jardekoj. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Ĉefa enspezofonto estas la termaj akvoj de kiuj estas ok fontoj. Aparta altiraĵo estas la terma lago, unika en Hispanio, de preskaŭ du hektareoj de areo, kun du insuloj kaj akvokvanto de kristalklaraj akvoj kiuj fluas je 34 °C. Krome estas ceramika tradicio iom dekadenca. Kaj lastatempe establiĝis lampofabriko de entrepreno Zalux kiu dungas 300 laboristojn.

Inter tipaj vidindaĵoj menciindas la baroka preĝejo kun mudeĥara turo, la kastelo de la 12-a jarcento kun ĉefturo de la 14-a jarcento, urba kerno kun popola arkitekturo, urbodomo, ktp. En Alhama oni filmis Los jueves, milagro (Ĵaŭde, miraklo), de la kinreĝisoro Luis García Berlanga, en kiu la gravuloj de loko nomita Fuentecilla (Fonteto) inventis miraklon por reaktivigi la vizitojn al sia banloko.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]