Ali Daei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ali Daei
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1969 (1969-03-21) (55-jaraĝa)
en Ardabilo
Ŝtataneco Irano
Alma mater Sharif University of Technology • Islamic Azad University Central Tehran Branch
Okupo
Okupo futbalisto • entreprenisto • entreprenisto • futbala trejnisto
vdr
Ali Daei en Irano

Ali Daei (naskiĝis la 21-an de marto 1969) estas eksa irana futbalisto. Li ludis por la nacia teamo de Irano. Li ankaŭ estis la trejnisto de la nacia teamo de Irano.

Ali Daei estas en la dua loko kiel futbalisto kiu faris la plej internaciajn golojn iam ajn - 109 golojn por Irano. La unuan lokon apartenas al Cristiano Ronaldo, kiu aktuale al la komenco de 2023 jam faris 120 internaciajn golojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ali Daei naskiĝis en azera regiono de Irano. Ardabil, kaj ludis en la irana teamo Esteghlal Ardabil kiam li estis 19-jara. Li diplomiĝis pri metalurgio ĉe la Teknologia Universitato Sharif.

Li maltrafis la okazon ludi en la japana ligo pro militservo.

Interalie li faris 4 golojn kontraŭ Sud-Koreio kaj 8 golojn kontraŭ la Maldivoj dum la kvalifiko por la Futbala Mondpokalo 1998. Ali Daei ankaŭ estis la unua se temas pri atingi 100 golojn en internaciaj kuntekstoj, kio signifas ke li superis la malnovan rekordon de 84 goloj de la legenda hungara futbalisto Ferenc Puská kaj ankaŭ la legendon brazilan futbaliston Pelé (77 golojn).

Post ludado por pli malgrandaj ligaj teamoj: Taxirani kaj Bank Tejarat, li ludis por Persepolo (Pirouzi). Kiam DSC Arminia Bielefeld prenis sian lokon en la Bundesliga, ili subskribis kontrakton kun Daei kaj lia klubo-kompano Karim Bagheri. Multaj aliaj Persepolis-ludantoj subskribis samtempe por eksterlandaj kluboj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

"Ali Daei - Century of International Appearances". www.rsssf.com.