Ali Ĥamenei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ali Khamenei)
ajatolo
Ali Ĥamenei
perse علی حسینی خامنه‏‌ای
azerbajĝane Əli Xameneyi
Antaŭulo Ruhollah Ĥomejni
Persona informo
سید علی حسینی خامنه‌ای
Naskiĝo la 17-an de julio 1939
en Maŝhado, Provinco Razavi-Ĥorasano, Irano
Religio ŝijaismo
Nacieco azero
Lingvoj persaaraba vd
Ŝtataneco Imperia Ŝtato Irano • Irano vd
Alma mater Maŝhada seminario
Partio Societo de la luktanta klerikaro
Subskribo Ali Ĥamenei
Familio
Patro Seyed Javad Khamenei vd
Patrino Khadija Mirdamadi vd
Gefratoj Hadi Ĥamenei • Mohammad Khamenei • Badri Khamenei vd
Edz(in)o Mansure
Infanoj Filoj: Moĝtaba, Mustafa, Masud, Masjam.
Filinoj: Boŝra, Ĥoda, Alla
Parencoj Ali Tehrani • Farideh Moradkhani vd
Profesio
Okupo ŝtatestroislamjuristo • marji' • politikistotradukistoverkisto • poeto vd
En TTT La oficiala retpaĝo (multlingva)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sejed Ali Hosejni Ĥamenei perse علی حسینی خامنه‏‌ای (n. la 17-an de julio 1939 = la 24-an de tiro 1318) estas influa irana kleriko kaj politikisto, la prezidanto de Irano de 1981 ĝis 1989 kaj la plej Supera Gvidanto de Irano ekde 1989.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Malsimile al aliaj anoj de la irana politika-religia elito, kiuj naskiĝis en kamparo, Ĥamenei devenas el urba familio, loĝinta en la urbo Ĥoj (Okcidenta Azerbajĝano). Lia patro, la ajatolo Sajed Ĝavad Hosejni Ĥamenei, instruis en la islama seminario, poste estis la ano de la urba ulemo de Maŝhado[1][2][3] Lia patrino Haĝi Mirdamari devenis el pia familio el la urbo Jazdo.[3] La familio de Ĥamenei vivis modeste[3][4] Li, same kiel du liaj fratoj, lernis en la Maŝhada seminario (Ĥavza), kiun Ĥamenei komencis frekventi ankoraŭ antaŭ la finlernado de maktabo.[3][4] En la seminario liaj mentoroj estis Ĥaĝ Ŝejĥ Haŝem Gazvini kaj ajatolo Melani.

En 1957 Ĥamenei translokiĝis en Naĝaf, en 1958 — en Ĥomon, kie li eklernis en unu el la plej influaj ŝijaismaj lernejoj sub gvidado de ajatolo Husejn Boruĝerdi kaj ajatolo Ruhollah Ĥomejni[3][5] Sub la influo de la radikalaj opinioj de Ruhollah Ĥomejni li ankaŭ komencis la kontraŭŝahan agadon. En 1963 Ruhollah Ĥomejni estis ekzelita el Irano kaj Ali Ĥamenei estis arestita de la ŝaha sekretservo. Tamen baldaŭ oni liberigis lin kaj en 1964 Ĥamenei revenas en Maŝhadon. Li instruas en islama seminario kaj en siaj predikoj kritikas prookcidentan politikon de la ŝaha reĝimo. Li kvinfoje estis arestita, torturita, proksimume 3 jarojn pasigis en solula prizonĉelo.[3][4][5][6] En 1977 Ĥamenei fondis la «Societon de la luktanta klerikaro», kiu en 1979 iĝos la bazo por kreado de la Islama respublika partio.[4]

Post la venko de la islama revolucio en 1979 Ruhollah Ĥomejni nomumis lin la ano de la Revolucia konsilio. Poste li estis ankaŭ la vendreda mulao en Teherano, la prezidanto de Irano, la prezidanto de la Supera konsilio pri nacia sekureco, la administranto de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio, la ministro pri defendo ktp.

En junio 1981 Ĥamenei estis grave vundita ĉe la dekstra mano, kiam la bombo, kaŝita ene de telekamerao, eksplodis dum lia gazet-konferencio. Tiun atencon aranĝis la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo.[6][7] Samjare, post la murdo de la prezidanto Mohamed Ali Raĝai, li estis elektita al tiu posteno kaj iĝis la unua prezidanto-kleriko.[3][4][8] Li estris la landon dum Iraka-irana milito kaj estis reelektita en 1985.[2][4] En januaro 1989 Ĥamenei estis kandidatigita kaj la 4-an de junio oficiale elektita la plej Supera Gvidanto de Irano, por kio oni donis al li la statuson de ajatolo. Ankaŭ li devis havi la statuson «marĝa» (do: «la sekvinda ekzemplo»), tamen ricevis ĝin nur en 1994.[2][4][6][9][10] Lian elektadon helpis la subtenado de la gvidantoj de la «Societo de la luktanta klerikaro» – Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani kaj Ahmad Ĥamenei.

Sed plimulto de la superestroj estis la adeptoj de ajatoloj el la urbo Kum, do ne plene agnoskas la sciencan aŭtoritaton de Ali Ĥamenei. Li estas konsiderata unu el la plej bonaj adeptoj de Ruhola Ĥamenei, tamen neniam havis la saman aŭtoritaton, kiel aliaj ajatoloj. Tamen la lernantoj de la Maŝhada kaj Kuŝa seminarioj subtenas lin.

Ali Ĥamenei regas la araban lingvon, ŝatas la iranan literaturon kaj la tradician iranan muzikon. Kiel elokventulo, li povas fari longajn paroladojn sen anticipa preparado.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La interna politiko[redakti | redakti fonton]

Post la elektado en la posteno de la plej Supera Gvidanto de Irano, Ali Ĥamenei dum longa tempo distanciigis sin de la Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani kaj subtenadis la konservativulojn. Li luktis kontraŭ Mohammad Ĥatami dum la prezidanta balotado en 1997. Sed post la venko de tiu kaj precipe post la protestado en 1999, dum kiu Ĥatami sin tenis modere, Ĥamenei ŝanĝis sian opinion kaj kontribuis al la atingo de politika kompromiso. Dum la prezidanta balotado 2005 li subtenis Mahmud Ahmadineĵad.[11] Li aprobis la nuklean programon de la registaro, sed en 2004 publikigis la fatvon, malpermesantan la aplikon de atombombo. Ankaŭ li alvokis al scienca evoluigo de Irano kaj permesis esploradon de praĉeloj kaj terapian klonadon.[12]

Post la prezidanta balotado en 2009, kiam unu el malgajnintaj kandidatoj, Mir Hosejn Musavi, kies avino estis la fratino de la patro de Hamenei, deklaris ke la rezulto estis falsita, ajatolo unue ordonis al la Konsilio de la Gardantoj fari la respektivan enketadon, sed poste plene subtenis la oficiale reelektitan prezidanton Mahmud Ahmadineĵad.

La ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Kiel la plej Supera Gvidanto de Irano, Ali Ĥamenei plurfoje akre kritikis Usonon kaj Israelon, rifuzis renkontiĝon kun usonaj politikistoj.[2][4][11][13][14] Samtempe li kondamnis terorajn agojn de la 11-a de septembro 2001, deklarinte, ke amasmortigo estas neakceptebla, kiuj ajn estis mortigintoj kaj viktimoj. Tamen li elpaŝis kontraŭ la operacio de NATO en Afganujo, malgraŭ malbonaj rilatoj inter Irano kaj Talibano.[15] Tamen Ali Ĥamenei subtenis Hizbulahon kaj Hamason, kiuj ankaŭ uzas terorajn metodojn.[16][17]

La familio kaj parencoj[redakti | redakti fonton]

Ali Ĥamenei havas kvar filojn (Moĝtaba, Mustafa, Masud, Masjam) kaj tri filinojn (Boŝra, Ĥoda, Alla). Moĝtaba edziĝis al filino de Golam-Ali Hadad-Adel, influa irana politikisto. Edzino de Ali Ĥamenei estas Mansure. La pli juna frato de la ajatolo – Hadi Ĥamenei – estis la deputito de la irana parlamento, la aŭtoritata aganto de la reformisma movado. La kuzo Ali Tehrani en 1981 fuĝis al Irako kaj aktive agitadis kontraŭ la irana reĝimo. Poste al li fuĝis ankaŭ la fratino de Ĥamenei. Neniu el parencoj de Ali Ĥamenei havas gravan negocon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Can Iran's Minorities Help Oust Ahmadinejad? Arkivigite je 2009-06-11 per la retarkivo Wayback Machine angle
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Reading Khamenei: The World View of Iran's Most Powerful Leader. Karim Sadjadpour. Carnegie Endowment Carnegie Endowment Report, March 2008 angle
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Biography - The Office of the Supreme Leader, Sayyid Ali Khamenei angle
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 Liz Harper for the Online NewsHour. Ayatollah Ali Khamenei angle
  5. 5,0 5,1 Biography of supreme leader of Iran Ayatullah al-Udhma Khamenei Arkivigite je 2009-04-03 per la retarkivo Wayback Machine angle
  6. 6,0 6,1 6,2 Profile: Ayatollah Ali Khamenei, the man who has the final word in Iran angle
  7. A Star of Iran Finds Destiny Against Him. By YOUSSEF M. IBRAHIM, Special to the New York Times angle
  8. The One Thing 39 Million Iranians Decisively Voted For angle
  9. Arash Farid. Questions Over Future of Supreme Leader Role. 3 February 2009[rompita ligilo] angle
  10. Leadership & legitimacy. The Iranian angle
  11. 11,0 11,1 Аятолла Али Хаменеи, духовный лидер Ирана ruse
  12. Iran looks to science as source of pride angle
  13. Iranian leader: Holocaust a 'myth'[rompita ligilo] angle
  14. Rice: US attack on Iran not on agenda angle
  15. Iran condemns attacks on US angle
  16. Hamas leader praises Iran's help in Gaza 'victory' angle
  17. А.М. Вартанян. Послание Верховного лидера Ирана руководителю ливанской «Хизбаллы» ruse