Alia Politiko Eblas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alia Politiko Eblas
Lehet Más a Politika
Emblemo de Alia Politiko Eblas
partio
Lando  Hungario
prezidentoj Márta Demeter
László Lóránt Keresztes
Prezidentoj de parlamenta frakcio László Lóránt Keresztes
Fondiĝo 26-a de februaro 2009
Loko de fondiĝo 1136 Budapest, Hegedűs Gyula u. 36.
Koloro(j) verda
Ideologio Verda politiko[1]

Sinkretisma politiko[2]
Ekosocialismo[3]
Civila naciismo[4]
Progresismo[5]
Alimondismo[6]
Agrarismo[7]

Pozicio Maldekstra centrismo
Eŭropa Parlamento
0 / 21
Nacia Asembleo
6 / 199
Departementaj asembleoj
6 / 419
Internacia aliĝo Eŭropa Verda Partio

Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco

Junulara organizaĵo La Estonteco Povas Esti Malsama[8]
Retejo lehetmas.hu (hungare)
vdr

Alia Politiko EblasPolitiko Povas Esti Malsama (hungare Lehet Más a Politika, LMP) estas hungara verda[9] [10][11] politika partio fondita en 2009. Ricevinte 7.5 procentojn de la voĉdonoj, ĝi estis unu el kvar partioj kiu gajnis sidlokojn en la Nacia Asembleo de Hungario en la ĝenerala balotado de 2010. Ĉe Parizo en novembro de 2011, la partio-kongreso de la Eŭropa Verda Partio akceptis la hungaran partion kiel plena membro.[12]

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo kaj balotsukceso[redakti | redakti fonton]

De 2008 neŝtata organiza socia iniciato, celanta al la reformado de hungara politiko, antaŭiris la partio mem.[13] La LMP konsentas kun aliaj verdaj partioj pri ideologioj kiel mediprotekto, daŭripova disvolviĝo kaj la batalo kontraŭ korupto en la nuntempa politika elito. LMP substrekas tion, kion ili perceptas kiel la sensencaĵo de la disiĝo inter la maldekstraj kaj dekstraj partioj, kaj ilia principo estas konsiderema demokratio — kiun, laŭ ili, malpliigas la distancon inter la homoj kaj la politika elito.

Elektitaj membroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nordsieck, Wolfram. Hungary: Parties and Elections in Europe (2018).
  2. Elek, István, "Igen, a remény hal meg utoljára (“Jes, laste mortas la espero”)", hvg.hu, 15-a de januaro 2014.
  3. Megújuló Magyarország program (hungara). Lehet Más a Politika (2017-12-14). Arkivita el la originalo je 2018-03-30. Alirita 2018-08-31. “Ni favoras la ekologian kaj socian merkato-ekonomion: ni kredas, ke la konkurenco pri liberaj privataj iniciatoj, la memdispono de komunumoj kaj la funkciado de la legregado, kiu reprezentas la socian justecon kaj la heredaĵon de la estontaj generacioj, estas komplementa.”.
  4. Megújuló Magyarország program (“Programo pri hungara renovigo”) (hungara). Lehet Más a Politika (2017-12-14). Arkivita el la originalo je 2018-03-30. Alirita 2018-08-31. “Ne reklamu, sed praktiku patriotan ekonomian politikon.”.
  5. Megújuló Magyarország program (hungara). Lehet Más a Politika (2017-12-14). Arkivita el la originalo je 2018-03-30. Alirita 2018-08-31. “Nur socio kies anoj estas ligitaj per reciproka solidareco povas trakti la konfliktojn de kunvivado kaj sukcese alfronti estontajn defiojn. Solidareco estas bazita sur fido, kiu implicas kunlaboron: la suprenira movebleco estas malferma al ĉiuj, kaj kiu ajn estas malfavora rajtas al institucia subteno. Necesas nova socia kontrakto: la ŝtato kaj civitanoj, la riĉuloj kaj malriĉuloj, la junuloj kaj maljunuloj, la virinoj kaj viroj.”.
  6. Megújuló Magyarország program (hungara). Lehet Más a Politika (2017-12-14). Arkivita el la originalo je 2018-03-30. Alirita 2018-08-31. “Tutmonda maljusteco - la norda-suda breĉo, la ĉasado de kresko kaj la misfunkciadoj de la tutmonda libera komerca sistemo rekte kaŭzas median detruon, la proliferadon de malriĉeco kaj la konfliktojn de milito kaj terorismo. Nuntempe, ĉi tio kondukis al la plej granda migrado en homa historio. Certigi, ke la milionoj da homoj, kiuj fuĝas diversajn formojn de mizero en sia propra patrujo, havas sekuran vivon, estas la intereso kaj la morala devo de la okcidento.”.
  7. Megújuló Magyarország program (hungara). Lehet Más a Politika (2017-12-14). Arkivita el la originalo je 2018-03-30. Alirita 2018-08-31. “Terkultivo estas unu el la plej signifaj strategiaj rezervoj de la hungara ekonomio.”.
  8. Lehet Más a Jövő - Megalakult az LMP ifjúsági szervezete (“Estu la estonteco - La junulara organizo de LMP starigis”) (21-a de decembro 2015). Arkivita el la originalo je 2018-05-27. Alirita 19-a de septembro 2017.
  9. Igor Guardiancich (2012). Pension Reforms in Central, Eastern and Southeastern Europe: From Post-Socialist Transition to the Global Financial Crisis (“Reformoj de pensioj en centra, orienta kaj sudorienta Eŭropo: de post-socialisma transiro al la tutmonda financa krizo”. Routledge. p. 94. ISBN 978-1-136-22595-6.
  10. Wayne C. Thompson (2012). Nordic, Central and Southeastern Europe 2012 (“Norda, centra kaj sudorienta Eŭropo”). Stryker Post. p. 389. ISBN 978-1-61048-892-1.
  11. Jan-Henrik Meyer-Sahling; Krisztina Jáger (2012). Party Patronage in Hungary: Capturing the State (“Patronato de partioj en Hungario: la kaptado de la regno”). En Petr Kopecký; Peter Mair; Maria Spirova. Party Patronage and Party Government in European Democracies (“Parti-patronato kaj parti-registaro en eŭropaj demokratioj”). Oxford University Press. p. 165. ISBN 978-0-19-959937-0.
  12. Párizsi kongresszus: az Európai Zöld Párt teljes jogú tagja lett az LMP (“Pariza Kongreso: la Eŭropa Verda Partio iĝis plena membro de LMP”. Lehet Más a Politika, 13-a de novembro 2011. Arkivita kun la dato de la 13-a de januaro; alirata la 27-an de novembro 2011.
  13. LMP to garner protest votes (LMP kolektos voĉdonoj de protesto). The Budapest Sun (anglalingva ĵurnalo, kiu ĉesigis eldonadon en 2009) (la 28-a de octobro 2008). Arkivita el la originalo je 11-a de junio 2009. Alirita 2-a februaro de 2009.